Saltu al enhavo

Mingrela lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mingrela lingvo
natura lingvomoderna lingvo
Zana lingvaro
Parolantoj 345 530
Skribo kartvela alfabeto, kartvela eklezia kapalfabeto, kartvela kataloga alfabeto, kartvela civila alfabeto
Lingva statuso 3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 xmf
  Glottolog ming1252
Angla nomo Mingrelian
Franca nomo mingrélien
vdr

La mingrela lingvo (მარგალური ნინა, margaluri nina) estas lingvo el la zana lingvogrupo de la kartvela lingvaro parolata en la okcidenta Kartvelio, aparte en la regionoj Samegrelo kaj Abĥazio. La lingvo foje estis nomata ankaŭ iveria (kartvele iveriuli ena). Pro tio ke pli ol mil jarojn la lingvo havas nur regionan statuson en Kartvelio, la nombro de parolantoj konstante malkreskis favore al la nacia lingvo, la kartvela. Unesko tial konsideras la mingrelan definitive endanĝerigita lingvo.[1]

Ekzistas vikipedio en la mingrela lingvo, kiu komence de februaro 2012 havis iom pli ol 1800 artikoloj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]