Saltu al enhavo

Monaĥejo Zlatá Koruna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monaĥejo Zlatá Koruna
ĉeĥe: Klášter Zlatá Koruna
monaĥejo
Monaĥeja preĝejo en Zlatá Koruna
Oficiala nomo: Monaĥejo Zlatá Koruna
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Český Krumlov
Municipo Zlatá Koruna
Historia regiono Bohemio
Patrina monaĥejo Monaĥejo Heiligenkreuz
Situo Monaĥejo Zlatá Koruna
 - koordinatoj 48° 51′ 18″ N 14° 22′ 15″ O / 48.85500 °N, 14.37083 °O / 48.85500; 14.37083 (mapo)
Fondo 1263
 - Nuligo 1785 Jozefaj reformoj
Fondinto Přemysl Otakar la 2-a
Por publiko jes
Vizito 25 035[1] (2022)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Ordeno Cisterciana ordeno
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Zlatá koruna Monastery
Retpaĝo: www.klaster-zlatakoruna.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Monaĥejo Zlatá Koruna troviĝas proksimume 8 km de Český Krumlov en la katastro de municipo Zlatá Koruna. La konstruaĵoj de monaĥejo estas grandparte mezepokaj (preĝejo, ambito, kapitula ĉambrego, kapelo de Anĝeloj gardantoj, abatejo), parte baroke reguligitaj. En la historia parto de la municipo estas konservitaj pluaj gotikaj konstruaĵoj inkluzive de laika preĝejo de sankta Margareta kaj restaĵoj de fortikaĵoj. La monaĥejo administrata de Nacia memorinda instituto estas alirebla por publiko. Ĝi estas protektata kiel nacia kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.

Historio de la monaĥejo

[redakti | redakti fonton]

Fondo de la monaĥejo

[redakti | redakti fonton]
Historia bildo de la monaĥejo el la dua duono de la 18-a jarcento
Paradiza korto

La cisterciana monaĥejo estis fondita en la jaro 1263 de la ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a[2] Devene la monaĥejo nomiĝis Svatá Koruna (lat. Sancta Corona, germane Heiligenkron)[3] laŭ relikvo de dorno el krono de Kristo, kiun Přemysl Otakar la 2-a ricevis nerekte de franca reĝo Ludoviko la 9-a Sanka. La informon pri la donaco havas cisterciana kronikisto Jan z Viktringu.[4] La dornokronon de Kristo akiris Ludoviko la 9-a de konstantinopola imperiestro Balduino la 2-a (1239). Li konstruis por ĝi kapelon Sainte-Chapelle (1248). La krono fariĝis simbolo de lia regado kaj ankaŭ "donaco" por signifaj personoj kaj institutoj.[5] Restas demando, kiel la relikvo venis al la ĉeĥa reĝo. Konsiderindaj estas du eblecoj: aŭ tra Rikardo Kornvalaromia reĝo, kiu estis bofrato de Ludoviko la 9-a Sankta kaj ekde la jaro 1262 en kunigo kun la ĉeĥa reĝo, aŭ tra ĝenerala kapitulo de la cisterciana ordeno.[6]

Zlatá Koruna estis la dua landsenjora fondaĵo de la cisterciana monaĥejo (la unua Plasy en la jaro 1144). Jam en la jaro 1259 estis sendita peto al la ĝenerala kapitulo de la cisterciana ordeno kun peto pri fondo de la ordena domo. El Baumgartenberg kaj Wilhering estis senditaj abatoj, por ke ili prikonsideru situacion kaj esprimu eventualan konsenton aŭ malkonsenton kun la intenco de la ĉeĥa reĝo. La fondo okazis nur en la jaro 1263 verŝajne pro kaŭzo de milito kun Hungara reĝlando (1260 – batalo ĉe Kressenbrunn). La venko en la hungara milito povis esti unu el motivoj por fondi la monaĥejon. Plua grava, se ne la plej grava motivo, estis plifortigo de la reĝa influo en suda Bohemio kaj plifirmigo ligiloj enkadre de ĉeĥa-hungara unio. Přemysl Otakar la 2-a volis malebligi, por ke la reĝa posedaĵo estis tute diserigita de Vítkovcoj, kaj tial li transdonis al la monaĥejo Boleticion kaj Netolicion (sole parto kun kastelanio) kun 880 km2 de arbaro. Přemysl Otakar la 2-a konsideris sin esti heredanto de babenbergaj rajtoj al la aŭstraj landoj, tial kiel la patrinan monaĥejon de nova fondaĵo li elektis monaĥejon en Heiligenkreuz.

Alveno de la unuaj monaĥoj

[redakti | redakti fonton]
Kapelo de Anĝeloj gardantoj

La 6-an de aprilo 1263 forlasis monaĥejon Heiligenkreuz monaĥoj kun la eksa (ĝis la jaro 1259) abato Henriko. Ili venis al Zlatá Koruna en duono de aprilo. Kiel aspektis la loko dum ilia alveno, ne estas konate. La plej malnova konservita konstruaĵo estas verŝajne duetaĝa kapelo de Anĝeloj gardantoj (1270), ĉe kiu oni konsideras pri la sama funkcio kiel havis Sainte-Chapelle en Parizo,[7] do ke ĝi povis servi por la konsrvo de la dorno el la Dornokrono de Kristo, kiun Přemysl Otakar 2-a dediĉis al la monaĥejo. Ĝi ankaŭ estadas komparata kun Reĝa kapelo en Plasy,[8] same ĝi povis servi kiel hospitala kapelo.[9]

Plua historio de la monaĥejo

[redakti | redakti fonton]
Kruckoridoro falanta maldekstren

Post la jaro 1276 la monaĥeja areo estis neniigita de Vítkovcoj. La statutoj de la ĝenerala kapitulo parolas pri la neniigita loko (locum destructum). La reĝanto volis transpreni la instituton en pli sekuran lokon, sed li mortis pli baldaŭ, ol li efektivigi la intencon. La monaĥejo estis renovigita (1291) nur dum regado de Venceslao la 2-a, kiam venis monaĥoj el Plasy, por ke ili renovigu la pastran vivon. La renovigita konvento ricevis donacitajn bienojn de senjoroj el Bavorov kaj el Michalovice. Pli poste la monaĥejo komencis evoligi koloniigan aktivecon (ekz. 50 novaj vilaĝoj en Boleticio), kiu en la ĉeĥa cisterciana medio ne havas apologion.

En la jaro 1354 la monaĥejo forbrulis. Laboris ĉi tie ŝtonisto Michael Parler. En la 14-a jarcento superis disputoj pri la limoj de la cisterciana senjorujo kun posedantoj de vitějovica senjorujo (Verner, Racek, Přibík), kun monaĥejo Vyšší Brod kaj precipe kun vyšehrada kapitulo (en la jaroj 1360 ĝis 1396 je regiono de Praĥaticio). Plimulto de la disputoj estis prijuĝitaj utile al cistercianoj el Zlatá Koruna. En jarcentŝanĝo de la 14-a kaj la 15-a jarcento okazis abrupta malbonigo de ekonomia situacio. La valoraj aĵoj estis senditaj en premonstratan monaĥejon en Aŭstrio (Schlägl, ĉeĥe Drkolná). Parto de la trezoro kun la arkivo estis tiam metita en Český Krumlov.

En la jaro 1420 la monaĥejo estis dufoje atakita kaj forbruligita husanaj soldataroj (unufoje subgvide de Jan Žižka), inter kiuj estis servutuloj de la monaĥejo. Pli poste la monaĥejan varon konkeris Oldřich II. z Rožmberka kiel lombardon de reĝo Sigismondo. Rožmberk poste ne rezignis pri tiu ĉi posedaĵo, sed li alligis ĝin al la senjorujon de Krumlov. Solvis tion ankoraŭ Vladislao la 2-a Jogajlido en la jaro 1493. En la jaro 1601 Petr Vok z Rožmberka vendis la krumlovajn bienojn (komune kun la zlatokoruna) al imperiestro Rudolfo la 2-a kaj en la jaro 1622 Ferdinando la 2-a Stiria dediĉis la varon al Hans Ulrich von Eggenberg. Eĉ dum la Schwarzenbergoj (ekde la jaro 1719) la posedaĵoj eĉ ne revenis al la monaĥejo.

Libroŝrankoj

En la dua duono de la 16-a jarcento estis konstruita malgranda konvento kun refektorio kaj riparita abatejo. En la jaro 1665 estis finita barokigo de la areo. La monaĥejo estis nuligita de Jozefo la 2-a en la jaro 1785 dum lasta abato Bohumír Bylanský, dum kies agado estiĝis riĉa ornamado de surmuraj pentraĵoj kaj la altaro estis enhavgita per detaloj el laborejo de skulptisto Jakub Eberle.[10] Post la nuligo la konstruaĵoj de la monaĥejo estis uzataj por diversaj industriaj uzinoj (ekz. gisejo kaj maŝinindustrio de Peter Steffens[11]). La industriaj aktivecoj, kiuj damaĝigis vicon de konstruaĵoj, silentiĝis en la jaro 1909 kaj oni komencis rekonstrui la konstruaĵojn de la monaĥejo.

En la jaro 1940 dum Protektorato Bohemio kaj Moravio la monaĥejo estis perforte prenita de gestapo kaj post la milito poste konfiskita de ofico Lex Schwarzenberg. En la jaro 1944 ĉi tie estis pro ordono de ministerio de lernejaferoj[12] lokigitaj fondusoj de vico de sciencistaj bibliotekoj, inter ili eĉ de Reĝa ĉeĥa kompanio de sciencoj kaj Ĉeĥa akademio de sciencoj kaj artoj.[13] Ekde la jaro 1945 la monaĥejo estas alirebla al publiko. Estas ĉi tie instalita ekspozicio pri la vivo de monaĥoj kaj ilia agado en la suda Bohemio. La hodiaŭa aspekto de konstruaĵo de la monaĥejo estas rezulto de alikonstruoj en kelke da epokoj, kaj do ankaŭ en diversaj arkitekturaj stiloj.

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Návštěvnost památek v krajích v roce 2022. Alirita 2024-04-10 .
  2. Codex diplomaticus regni Boemiae et Moraviae (CDB). Tomus V/1, č. 391.
  3. Ekde la jaro 1315 en la germanaj fontoj aperas termino Guldein Chron (Goldenkron, ĉeĥe Zlatá Koruna), sed en la latinaj fontoj senĉese Sancta Corona.
  4. Vidu Johannes Victoriensis und andere Geschichtsquellen Deutschlands im Vierzehnten Jahrhundert, ed. J. F. Boehmer, FRG I, Stuttgart 1843, p. 311: Unam spinam coronae domini rex Franciae magnis praecibus ei contulit, qua ipsam fundationem decoravit, et ab hoc Coronam sanctam apellavit.
  5. vidu J. Richard, Saint Louis, Paris 1983, s. 150-151; Les tresors des eglises de France. Musée des arts décoratifs, Paris 1965; A. Shalem, Islam Christianized - Islamic Portable Objects in the medieval church Treasuries of the Latin West, Frankfurt - Berlin - Bern - New York - Paris - Wien 1996.
  6. L. Dimier, Saint Louis et Citeaux, Paris 1954.
  7. Kalina, Pavel. Dějiny středověké architektury. Praha: ČVUT, p. 149.
  8. Kuthan, Jiří. Gotická architektura v jižních Čechách. Praha: Academia, p. 154,155.
  9. Líbal, Dobroslav. Katalog gotické architektury do husitských válek. Praha: Unicornis, p. 583.
  10. Valeš, Vladimír, "Sochařské dílo Jakuba Eberleho", paĝoj 23.
  11. PETER STEFFENS: Moji pánové, mně zajisté nemůžete vyčítat, že bych kdy byl vystoupil proti rovnoprávnosti… (germane, ĉeĥe). kohoutikriz.org. Alirita 2013-08-07 .
  12. PODANÝ, Václav. Knihovny ČAVU a KČSN od r. 1918 do vzniku ČSAV. In: Práce z Archivu Akademie věd. Praha: Archiv Akademie věd ČR, [1986-2007]. číslo 4, 1992. ISSN 1213-7928.
  13. (1989) Dějiny a činnost ZK-ÚVI ČSAV. Praha: Základní knihovna - Ústředí vědeckých informací ČSAV, p. 11, 14.