Monda Federacio de Sciencaj Laboristoj
Monda Federacio de Sciencaj Laboristoj | ||
---|---|---|
organizaĵo | ||
Komenco | 1946 vd | |
Lando(j) | Francio vd | |
Sidejo | Montreuil | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Monda Federacio de Sciencaj Laboristoj (france Fédération mondiale des travailleurs scientifiques, akronime FMTS; angle World Federation of Scientific Workers, WFSW) estas organizaĵo kunvenanta sciencistojn el la tuta mondo fondita en 1946 en Londono fare de la Brita Asocio de Sciencaj Laboristoj (malfunkcia en 1968). Lia unua prezidanto estis Frédéric Joliot-Curie. Ĝia sidejo estas nuntempe en Montreuil, apud Parizo.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La Monda Federacio de Sciencaj Laboristoj estis fondita en 1946, post la atombombadoj de Hiroŝimo kaj Nagasako. Certa nombro da sciencistoj volas demokratan kontrolon de la evoluo de la scienco por eviti ĝiajn ekscesojn kaj konscias pri sia socia rolo. Fronte al Unesko, kiu estas tro interregistara, naskiĝis la ideo de internacia organizaĵo de sciencistoj.
Ties celo estas esti engaĝita internacie en ĉiuj flankoj de la rolo de scienco, la rajtoj kaj devoj de sciencistoj kaj ilia socia respondeco. Laŭ kelkaj opinioj, ĝi estis komunista fronto dum la epoko de la Malvarma Milito [1][2]. La federacio oponis nukleajn testojn farita de ajnaj statoj [3].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Kontraŭatomenergia movado
- Internacia Asocio de Demokrataj Advokatoj
- Internacia Federacio de Rezistaj Batalantoj – Asocio de Anti-Faŝistoj
- Internacia Organizo de Ĵurnalistoj
- Internacia Unio de Studentoj
- Internacia Demokrata Federacio de Virinoj
- Monda Federacio de Demokrata Junularo
- Monda Federacio de Komercaj Unioj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Louis Francis Budenz. (1 June 1977) The techniques of communism. Ayer Publishing, p. 242–. ISBN 978-0-405-09942-7.
- ↑ communist propaganda techniques. Taylor & Francis, p. 112–.
- ↑ Lawrence S. Wittner. (1997) Resisting the bomb: a history of the world nuclear disarmament movement, 1954–1970. Stanford University Press, p. 86–. ISBN 978-0-8047-2918-5.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Katalogo de la WFSW arkivo, tenita ĉe la Moderna Registraĵa Centro, Universitato de Warwick
- Ĥruschev ricevas Mondan Federacion De Sciencistoj (1959), Pathe Novaĵo