Saltu al enhavo

Internacia Asocio de Demokrataj Advokatoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Asocio de Demokrataj Advokatoj
ne-registara organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 27-a de oktobro 1946 vd
Sidejo Bruselo
Fondinto(j) René Cassin vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia Asocio de Demokrataj Advokatoj (akronime IDLA) estas internacia organizaĵo de advokatoj. Ĝi estis fondita la 24-an de oktobro 1946 en Parizo. Ĝi celas kontroli precipe homajn rajtojn kaj ankaŭ politikajn kaj ekonomiajn rajtojn. La IADL ricevis konsultiĝan statuson ĉe la Unuiĝintaj Nacioj ECOSOC, Unesko kaj Unicef. Dum la Malvarma Milito ĝi estis sub la kontrolo de Sovetunio

En la komenco, René Cassin, kiu poste gajnis la Nobel-premion pri paco, estis la prezidanto de la organizaĵo, sed la komunistoj rapide transprenis la organizaĵon kaj dum la Malvarma Milito ĝi funkciis kiel komunista kovrila organizaĵo, kiu estis ankaŭ kontrolita fare de la KGB. Dum la Korea milito, la IADL asertis ke Usono uzis biologiajn armilojn kaj torturis civilulojn. Usono estis kolerigita per la akuzoj kaj sukcese celvarbis Francion por elpeli la IADL-ĉefsidejon de Parizo en 1951. Rene Cassin forlasis la prezidantecon jaron pli frue.  Eĉ poste, ekzemple, en 1990, Sovetunio financis la organizaĵon per 100.000 usonaj dolaroj [1].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Richard Felix Staar (1991). Foreign policies of the Soviet Union. Hoover Institution Press, Stanford University. s. 80. ISBN 9780817991029

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]