Morés
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Morés (stacidomo). |
Morés | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50240 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 304 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 14 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 28′ N, 1° 34′ U (mapo)41.4733364-1.5652749Koordinatoj: 41° 28′ N, 1° 34′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 443 m [+] | ||
Areo | 21,455928 km² ( 214 5.5 928 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Morés [+] | |||
Morés [moRES] estas municipo de Hispanio, en la nordoriento de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Morés estas municipa teritorio en la nordoriento de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas inter Arándiga norde kaj Sabiñán sude. La municipa teritorio estas en la Iberia Sistemo, ĉe la valo de la rivero Jalón kun la urba kerno sur ties dekstra bordo. Apude estas montoj Calvario kaj Cantazorras.
La loĝloko Morés mem estas je 78 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 451 msm. Ĝi estas alirebla laŭ la ŝoseo A-1503. Laŭ la valo de la rivero ĝi estas inter Sestrica okcidente kaj Morata de Jalón oriente. Ĉe la urba kerno, sur monteto, estas la restaĵoj de la kastelo, katalogita Havaĵo de Kultura Intereso en kategorio de arkeologia zono. Proksime estas kuŝejo de iama keltibera setlejo Morkes. En la municipa teritorio estas ankaŭ la loĝloko Purroy.
Historio
[redakti | redakti fonton]Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1120 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. Ĝi apartenis al la Komunumo de Domaroj de Calatayud el 1434. En Mezepoko estis grava loĝantaro de moriskoj ĉefe ĉe Purroy.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Morés kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 338 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (olivarboj, migdalarboj, fruktarboj, vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.
Ĉefaj altiraĵoj estas la preĝejo, la ermitejo de Purroy, restaĵoj de iama fortikaĵo, kaj naturaj lokoj.