Comunidad de Calatayud
La Comunidad de Calatayud [komuNIdad dekalataĜUD], estas komarko de komunumo Aragono, en Hispanio, en la sudokcidenta pinto de la Provinco Zaragozo. Ĝi lokiĝas en la Ebra baseno kaj ĝia ĉefurbo estas Calatayud.
Municipoj
[redakti | redakti fonton]La komarko ampleksas jenajn 67 municipojn:
- Abanto
- Alarba
- Alconchel de Ariza
- Alhama de Aragón
- Aniñón
- Arándiga
- Ariza
- Ateca
- Belmonte de Gracián
- Berdejo
- Bijuesca
- Bordalba
- Bubierca
- Cabolafuente
- Calatayud
- Calmarza
- Campillo de Aragón
- Carenas
- Castejón de Alarba
- Castejón de las Armas
- Cervera de la Cañada
- Cetina
- Cimballa
- Clarés de Ribota
- Codos
- Contamina
- Embid de Ariza
- El Frasno
- Fuentes de Jiloca
- Godojos
- Ibdes
- Jaraba
- Malanquilla
- Maluenda
- Mara
- Miedes de Aragón
- Monreal de Ariza
- Monterde
- Montón
- Morata de Jiloca
- Morés
- Moros
- Munébrega
- Nigüella
- Nuévalos
- Olvés
- Orera
- Paracuellos de Jiloca
- Paracuellos de la Ribera
- Pozuel de Ariza
- Ruesca
- Saviñán
- Sediles
- Sisamón
- Terrer
- Tobed
- Torralba de Ribota
- Torrehermosa
- Torrelapaja
- Torrijo de la Cañada
- Valtorres
- Velilla de Jiloca
- Villafeliche
- Villalba de Perejil
- Villalengua
- Villarroya de la Sierra
- La Vilueña
Geografio
[redakti | redakti fonton]Kun 67 municipoj, ĝi estas la komarko de Aragono kiu havas pli da municipoj kaj havas loĝantaron similan al la komarko Comunidad de Teruel, kio havigas al la ĉefurbo grandan influsferon, ĉefe en la komarkoj de Aranda kaj Daroca kaj al la komarko grandan gravon ene de Aragono. Ĝi limas norde kun Aranda kaj Valdejalón, oriente kun Campo de Cariñena kaj Campo de Daroca, sude kun la komarko Senjorlando de Molina-Alto Tajo (provinco Gvadalaĥaro) kaj okcidente kun la komarko Tierra de Medinaceli (provinco Sorio).
Historio
[redakti | redakti fonton]Tiu komarko estas heredanto de la iama domarkomunumo Comunidad de Aldeas de Calatayud kreita de Alfonso la 1-a post la konkero de la zono el la islamanoj. La komunumoj havis juran aŭtonomecon cele al organizado ekonomia kaj milita, ĉar tiuj ĝenerale formiĝis en landlimaj terenoj. Historie la komarko estis pli granda, ĉar inkludis municipojn kiuj aktuale estas de aliaj provincoj Sorio kaj Gvadalaĥaro.
Ĝi povas esti konsiderata komarko hereda de la provizora Provinco de Calatayud kreita en la 19-a jarcento kiu inkludis la aktualajn komarkojn de Aranda, Daroca kaj grandan parton de Valdejalón kaj Jiloca.
En 2001 oni kreis oficiale la komarkon Comunidad de Calatayud. Ĉefaj altiraĵoj estas arkeologiaj kuŝejoj, preĝejoj ĉefe mudeĥaraj, kasteloj kaj banlokoj.