Villalba de Perejil
Villalba de Perejil | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50333 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 91 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 20′ N, 1° 33′ U (mapo)41.3275792-1.5489457Koordinatoj: 41° 20′ N, 1° 33′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 633 m [+] | ||
Areo | 13,332493 km² ( 133 3.2 493 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villalba de Perejil [+] | |||
Villalba de Perejil [biLJALba depereĤIL] estas municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Villalba de Perejil estas etimologie komprenebla kiel Blanka Vilaĝo de Perejil, alude al la trafluanta rivero Perejiles. Perejil signifas en la hispana petroselon.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Villalba de Perejil estas municipa teritorio en la sudoriento de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas tute sude de Calatayud.
La loĝloko Villalba de Perejil mem estas je 86 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 10 km de Calatayud, sur 633 msm en la Iberia Sistemo, sur la valo de la rivero Perejiles estante la unua loĝloko tie antaŭ la enfluejo en la riveron Jalón ĉe Calatayud.
Ĝi estas alirebla laŭ la ŝoseo A-1504. La plej proksimaj loĝlokoj estas Torres nordoriente kaj Belmonte de Gracián sude.
Historio
[redakti | redakti fonton]Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1120 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. Ĝi apartenis al la Komunumo de Domaroj de Calatayud.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Villalba de Perejil kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 100 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj, migdalarboj, kaj ĉefe ĉerizarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.
Ĉefaj altiraĵoj estas la preĝejo kun mudeĥara sonorilturo kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero.