Mortopuno: faktoj & dokumentoj
Mortopuno: faktoj & dokumentoj | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Lingvo | Esperanto |
Eldonado | |
Eldondato | julio 2007 |
Eldonejo | Sennacieca Asocio Tutmonda |
Mortopuno: faktoj & dokumentoj estas kolektiva verko pri la temo mortopuno eldonita de la Eldona Fako Kooperativa de SAT en julio 2007.[1] La libro dividiĝas en tri partoj. En la unua, artistoj levas diversajn demandojn pri mortopuno. En la dua parto, kondamnitoj mem esprimiĝas. Kaj fine venas kompilaĵo el faktoj kaj argumentoj favore al la abolo de mortopuno. Antaŭ ĉio estas Antaŭparolo de Ronald Creagh.[2]
Enhavo
[redakti | redakti fonton]- Unua parto: voĉoj de artistoj
- Klaŭdo Mizerulo, Viktoro Hugo
- Ne mortigu!, de Leo Tolstoj
- Fablo pri gilotin-ŝraŭbeto, Nikolao Nekrasov
- Ne mortigu!, Paŭlo Signoret
- Dua parto: voĉoj de mortkondamnitoj...
- Deklaro de Ravaŝolo
- Letero de Sako (Sacco) el la malliberejo
- Letero al ĉiuj miaj amikoj, Julos Beaucarne
- "Mi denove estis batita...", Mumia Abu-Jamal
- Usono: seninterrompa subpremo, Mumia Abu-Jamal
- Tria parto: faktoj kaj argumentoj
- Historio
- Mortopuno tra la mondo en 2007
- Argumentoj
- Perspektivoj
- Fontoj
- Glosoj
Partoprenantoj
[redakti | redakti fonton]Kontribuis al tiu ĉi libro, per redaktado, ilustrado, tajpado, korektado, enpaĝigo aŭ diverstipaj rimarkoj kaj sugestoj: Robin Beteau, Ronald Creagh, Toño del Barrio, Gunnar Gällmo, Fil Guichet, David Kelso, Kribo, Ansofi Markovo, Vinko k Vito Markovo, Viola Murasaki, Barbara Petit, Platano, Arturo Prent, Frederiko Scibor, Paŭlo Signoret, Serĝo Sir, Manfredo Westermayer.[3]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Mortopuno: faktoj & dokumentoj, Eldona Fako Kooperativa de SAT, julio 2007, ISBN 978-2-9528922-0-9
- ↑ ĉe SAT Arkivigite je 2021-10-23 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 23an de Oktobro 2021.
- ↑ MORTOPUNO Faktoj & Dokumentoj Alirita la 23an de Oktobro 2021.