Mußbach (Rehbach)
Mußbach | |
---|---|
la rojo Mußbach ĉe la sudorienta rando de Gimmeldingen, maldekstre la norda muro de la muelejo "Wiedemann"
| |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Palatinata Arbaro, Rejnlando-Palatinato, Germanio |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 29,03 km |
Fluo | |
Fonto | ĉe la monto Hoher Stoppelkopf[1] |
- Alteco super marnivelo | 360 m |
- Koordinatoj | 49° 24′ 25″ N, 8° 4′ 33″ O (mapo)49.4069444444448.0758333333333 |
Enfluejo | apud Neustadt-Mußbach de maldekstre en la rivereton Rehbach[1] |
- Alteco | 128 m |
- Koordinatoj | 49° 21′ 33″ N, 8° 10′ 58″ O (mapo)49.3591666666678.1827777777778 |
Altecodiferenco | 232 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Neustadt ĉe la vinvojo |
Trairataj urbetoj | Wachenheim ĉe la vinvojo, Deidesheim |
Trairataj komunumoj | Haßloch, Böhl-Iggelheim, Limburgerhof, Neuhofen |
Trairataj lagoj | pluraj baraĵlageto en Kurpfalz-Park, baraĵlageto en la valo de Gimmeldingen |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Silbertalbach, rojo de la Loosen-fonto |
- Maldekstraj | rojo de la Quaderhang-fonto |
La rojo Mußbach (elparolu: musbaĥ) estas ĉ. 12 km longa orografie maldekstra flankrivero de la Rehbach en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.
Rivervojo
[redakti | redakti fonton]Du fontoj de la rojo Mußbach situas en distanco de nur kelkajn metrojn ĉe la nordorienta deklivo de la monto Hoher Stoppelkopf (Palatinata Arbaro), kiu havas altecon de 567 m super marnivelo en arbaro, kiu apartenas al la komunumo Wachenheim ĉe la vinvojo. La dekstra ĉefa fonto troviĝas sur alteco de 460 m. Post 500 m la du fontojo kuniĝas. Ĝi trafluas la parkon Kurpfalz-Park, kie ĝi plenumas plurajn malgrandajn baraĵlagetojn. Post 1,5 km la rojo elfluas la parkon suden. En la valo Silbertal alfluas de dekstre la ĉ. 1,4 km longa Silbertalbach. Post pliaj 2 km ĝin alfluas de maldekstre rojeto, kiu venas de la Quaderhang-fonto.
En la Benjen-valo la rojo Mußbach atingas post entute 6 km la teritorion de la urboparto Gimmeldingen de Neustadt ĉe la vinvojo. Sur alteco de 220 m alfluas ĝin de dekstre la mallonga, sed akvoriĉa rojo de la Loosen-fonto. Al la nun pli malrapide fluanta rojo alfluas la akvo de la Loog-fonto kaj la Neumühl-fonto. La nun pli granda rojo nun trafluas malgrandan baraĵlagon.
Post la Mußbach enfluas montetaran regionon, kie kreskas vitoj. Ĝi trafluas la vilaĝojn Gimmeldingen kaj Mußbach (ambaŭ urbopartoj de Neustadt ĉe la vinvojo). Ĝi enfluas rande de vilaĝo Mußbach de maldekstre sur alteco de 124 m super marnivelo en la rivereto Rehbach, la norda brako de la rivereto Speyerbach.
Historio
[redakti | redakti fonton]Nomo
[redakti | redakti fonton]Jam en la mezaltgerman la rojo havis sian nomon de la vilaĝo „Muosbach“, kiu signifas „muska rojo“ en la senco de „marĉa“. La meandrumantaj rojoj kaŭzis altan grund-akvan nivelon kaj la riverbordoj estis marĉaj.
Muelejoj
[redakti | redakti fonton]En la mezepoko oni uzis la akvon de la rojo en 12 akvomuelejoj.[2][3]
Ekologio
[redakti | redakti fonton]En la 19a ĝis la dua duono de la 20a jarcento la rojo servis kiel poluakva kanalo. Intertempe ekzistas akvopurigejoj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Erich Metz, Alfred Sitzmann: Die ehemaligen Mahlmühlen am Mußbach. Reinhard Kermann, Alfred Sitzmann (eld.): Gimmeldingen – Leben im Weindorf, Neustadt an der Weinstraße, 2008
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Geoportal Wasser Rheinland-Pfalz. Ministerium für Umwelt, Landwirtschaft, Ernährung, Weinbau und Forsten (2001). Arkivita el la originalo je 2018-12-14. Alirita 2014-09-14 .
- ↑ Stadt Neustadt/Weinstr.. Mühlenwanderweg. Arkivita el la originalo je 2012-03-30. Alirita 2011-02-15 .
- ↑ Wandern in der Pfalz. Eselsweg, Stabenberg und Mandelblüte. Arkivita el la originalo je 2011-12-03. Alirita 2011-02-15 .