Mueleja korto (Arnstadt)
Aspekto
La Mueleja korto (germane Mühlhof) estas belega historia konstruaĵkomplekso kun arkoponteto en la urbocentro de Arnstadt (Längwitzer Straße nr. 11).
Historio
[redakti | redakti fonton]- 1560: unua mencio
- 1561: pro la situo ekster la urbomuroj la bieno ne estas damaĝita incendie
- 1672: ekposedis la vidino Dr. Schilta kaj kompanianoj
- 1684: la ĉambroservanto kaj ĉefkuiristo Johann Caspar Schröpfer akiris unu trionon
- 1689: Schröpfer akiris la apudajn ĝardenojn
- 1711: morto de Schröpfer
- 1711-1745: prizorgado fare de la vidvino de Schröpfer
- 1746: vendo de la domo kaj de la grundoj al Johann Christoph Hoffmann (artoĝardenisto)
- 1779: post la bankroto de la vidvino de Hoffmann akiris la tuton la Hospitalo Sanktaj Georgo kaj Jakobo; ekzistas jam la trialaro kaj la fojnejo/garbejo
- 1780: vendo
- 1784: posedanto estas la kortega ĉambristo Friedrich Alexander Rudolph
- 1891: posedanto estas la tanisto Christian Schmidt
- 1893: la tanejo translokitis en la alkonstruaĵon ĉe la okcidenta flanka alo
- 1900: la flanka alo estas plialtigita
- 1901: aĉetas la bienon Oskar Gräser kaj uzas ĝin kiel filio de sia bierfarejo
- 1903/04: la tanejo fermitis
- 1911: la korto estas uzata por kultivado (kun garbejo kaj staloj)
- 1915: konstruo de bovostalo kie estis la maŝinejo de la tanejo fare de la farmulo Oskar Gräser
- 1991: transdono de Mühlhof al la familio Klapproth fare de la geedzoj Gräser
- 1993: komenco de grandstila restaŭrado kun kreado de novaj loĝejoj kaj oficejoj
- 1994 (marto): fino de la 1-a rekonstrufazo
- 1994 (oktobro): fino de la 2-a rekonstrufazo kaj solena transdono de la loĝejoj far la landa konsilisto
- 1995 (oktobro): fino de la 3-a rekonstrufazo (ĉefa domo)
- 1996 (novembro): fino de la aranĝo de la ekstera zono
- 2006 (majo): rekonstruo de la arkoponteto
Fonto
[redakti | redakti fonton]Informtabulo de ĉe la enirejo surloke.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Gazetartikolo de oktobro 2014 pri fama loĝanto de Mühlhof, la akvoinĝeniero Wurffbain[rompita ligilo]