Németbánya
Aspekto
Németbánya [nEmetbAnja] estas tre malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Pápa. La loknomo signifas: germana-minejo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 12 km²
- Loĝantaro: 90
- Poŝtkodo: 8581
- Telefonprefikso: 89
Situo
[redakti | redakti fonton]Németbánya situas inter arbaroj en montaro Bakony, fine de sakovojo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La hungara loĝantaro rifuĝis pro la turkoj. Post dominado de turkoj germanoj refondis la vilaĝon. Ili okupiĝis pri vitrofarado ĝis 1780.
En Németbánya migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- kapelo omaĝe al Sankta Marteno
- katolika preĝejo
- restaĵoj de dinosaŭroj: Hungarosaurus tormai, Bakonydraco
- turismaj vojetoj
- fiŝkaptista lago
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Németbánya naskiĝis Sándor Nagy (pentristo).