Sándor Nagy (pentristo)
Sándor Nagy | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Nagy Sándor |
Naskiĝo | 18-an de majo 1868 en Németbánya |
Morto | 14-an de marto 1950 (81-jaraĝa) en Gödöllő |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikisto ![]() |
Sándor Nagy [ŝAndor nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Sándor estis hungara secesia pentristo, gobelinisto, vitralisto, ilustristo, akvafortisto, altlerneja instruisto.
Sándor Nagy [1] naskiĝis la 18-an de majo 1869 en Németbánya, li mortis la 14-an de marto 1950 en Gödöllő.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Nagy studis 2 jarojn en Reĝa Modela Desegna Lernejo, lia ĉefinstruisto estis Bertalan Székely. En 1890 li ricevis stipendion en Romo, post 2 jaroj li plulernis en akademio Julian en Parizo. En 1900 li hejmenvenis kaj partoprenis en fondo de artistkolonio en Gödöllő kune kun Aladár Körösfői-Kriesch. Nagy nur en 1907 translokiĝis al la kolonio, iom poste li gvidis metiejon pri tapiŝoj. Inter 1934-1944 li instruis en la Belarta Altlernejo. Li kreis ne nur pentraĵojn, sed ankaŭ grafikaĵojn, vitralojn, freskojn, murpentraĵojn, artaĵojn el ledoj. Li ricevis plurfoje premiojn. Li havis edzinon.
Elektitaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1909)
- Lejpcigo (1927)
- Arthalo Budapeŝto (1931)
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kettős arckép
- Áldott állapot
- Tavasz a kertben
- Sétány
- Várkert
Elektitaj artaĵoj
[redakti | redakti fonton]- vitraloj en kulturpalaco de Marosvásárhely
- ekstera murpentraĵo en Teatro Petőfi (Veszprém)
- fresko en Preĝejo Elizabeto de Hungario (Pesterzsébet)
- ilustraĵoj de poemlibro de Endre Ady
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- strato kaj memortabulo en Gödöllő
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun bildoj
- hungarlingva aprezo Arkivigite je 2018-07-05 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun memportreto
-
Busto de Nagy (meldekstre)