Nóra Parti
Aspekto
Nóra Parti | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de septembro 1974 (50-jaraĝa) en Püspökladány |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Nóra Parti, laŭ hungarlingve kutima nomordo Parti Nóra estas hungara aktoro, voĉoaktoro.
Nóra Parti[1][2] naskiĝis la 12-an de septembro 1974 en Püspökladány.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Nóra Parti studis en teatra studio en Budapeŝto inter 1991-1993, poste ŝi estis membro de pluraj malgrandaj teatroj. Ŝi ankaŭ studis en pedagogia altlernejo de Szarvas, poste interretan ĵurnaladon en Altlernejo Károly Eszterházy. Ekde 2014 ŝi estas individua aktoro kaj ne ligiĝas al teatro. Ŝi ofte ricevis ankaŭ filmajn rolojn. Ŝi edziniĝis en 2013 kaj naskis dufoje.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Romeo kaj Julieta - ina titolrolo
- La Dresado de la Megero - Katalin
- Othello - Desdemona
- Hamleto - Ophelia
- Reĝo Lear - Cordelia
- Anton Ĉeĥov:
- La Mevo -
- Ĉeriza ĝardeno: - Anja
- Ferenc Molnár:
- Egy, kettő, három -
- Az üvegcipő - Viola
Ŝiaj kinaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Aranymadár (mallonga filmo, 1999)
- Sonĝoaŭto (nova versio en 2000) - Zsuzsa
- Nyócker (2004) - Anett (nur voĉe)
- Fekete leves (2013) - amikino
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Claudia Cardinale, Radha Mitchell, Emma Stone, Maribel Verdú[3]
Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- TV a város szélén (serio, 1998)
- Könyveskép (2003) - Kriszta
- Válótársak (serio, 2015) - Emese Kertész
- Drága örökösök (serio, 2020) - Homonnainé Rácz Emöke
Ŝia scenarlibro
[redakti | redakti fonton]- Szeretlek, mint állat! (2018)