Nacia biblioteko “Sanktaj Cirilo kaj Metodo” de Bulgario
Nacia biblioteko “Sanktaj Cirilo kaj Metodo” de Bulgario | ||
---|---|---|
nacia biblioteko arkivo biblioteko | ||
Komenco | 1878 vd | |
Geografia situo | 42° 41′ 41″ N, 23° 20′ 10″ O (mapo)42.69472222222223.336111111111Koordinatoj: 42° 41′ 41″ N, 23° 20′ 10″ O (mapo) | |
Lando(j) | Bulgario vd | |
Sidejo | Sofio | |
Situo | Oborishte District | |
| ||
Notoj | stoko: 1,5 milionoj da mediaj unuoj | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Nacia biblioteko “Sanktaj Cirilo kaj Metodo” de Bulgario (bulgare Национална библиотека "Свети Свети Кирил и Методий") estas la nacia biblioteko de Bulgario.
La ideo por la establo de la biblioteko ekis en 1878 fare de instruisto kaj dungito de la sofia municipo por servi la instruajn kaj kulturajn bezonojn de la urbo. Tiun saman jaron la biblioteko malfermiĝis, sed nur en 1900 ricevis sian propran konstruaĵon. En 1939 nova konstruaĵo por la biblioteko komencis esti konstruita, sed en 1944 ambaŭ konstruaĵoj, kaj la malnova kaj la nova, estis detruitaj per bombado. En 1953 la biblioteko estis renovigita kaj remalfermita.
La biblioteko enhavas kolekton de raraj originaj skribaĵoj de la 11-a ĝis la 19-a jarcento, historian arkivon de Bulgario, kaj kolekton de portretoj kaj fotoj.