Nagyveleg
Aspekto
Nagyveleg (nadjveleg) estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en Distrikto Mór. Nagy signifas: granda.
Nagyveleg en la departemento kaj en Hungario
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 13 km²
- koordinatoj: 47° 21′ 31″ N 18° 6′ 33″ O / 47.35861 °N, 18.10917 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 21′ 31″ N 18° 6′ 33″ O / 47.35861 °N, 18.10917 °O (mapo)
- Loĝantaro: 720
- Poŝtkodo: 8065
- Telefonprefikso: 22
Situo
[redakti | redakti fonton]Nagyveleg situas inter montaroj Bakony kaj Vértes, fine de sakovojo el Mór. Tiu urbo troviĝas je 8 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1230. La turkoj faris senhoma la vilaĝon, en 1746 slovakoj kaj hungaroj refondis ĝin. En 1784 luterana sentura preĝejo konstruiĝis, la turo 36 m-ojn alta alkonstruiĝis en 1936. En 1796 incendio okazis. En 1948 kolĥozo pri Libereco formiĝis.
Apud la vilaĝo ofte okazas aŭtokonkursoj.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Velegh naskiĝis: