Sándor Kovács (luterana episkopo)
Sándor Kovács (luterana episkopo) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de majo 1869 en Nagyveleg |
Morto | 31-an de marto 1942 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | luterana pastoro historiisto de kristanismo |
Sándor Kovács [ŝAndor kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Sándor estis hungara episkopo, altlerneja instruisto.
Sándor Kovács[1] naskiĝis la 20-an de majo 1869 en Nagyveleg, li mortis la 31-an de marto 1942 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Kovács maturiĝis en 1888 en liceo de Sopron, poste li studis teologion en la sama urbo, poste en Luterana Teologia Akademio (Pozono). En la studjaro 1893 li studis en Halle, poste du jarojn en Reĝa Universitato de Pest, sed intertempe en 1894 li iĝis luterana pastro. Ekde 1896 li instruis en la Teologia Akademio, kie en 1907 atingis la instruan rangon profesoro. Depost fondo de Ĉeĥoslovakio li instruis en Budapeŝto, ekde 1923 en fakultato en Sopron. En 1935 li estis elektita luterana episkopo, ankaŭ pastro de Sámsonháza, poste li jam ne instruis. Li estis episkopo ĝismorte.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A soproni ev. lyceumi Magyar Társaság története 1790–1890 (1890)
- I. Rákóczy György és a pápás renaissance (1899)
- Prot. nemzeti költészet (1904)
- Mária útja (1912)
- A hit pajzsa (1916)
- A haladás törvénye a keresztyénség történetében (1928)
- Püspöki székfoglaló beszéd (1935)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-10-24 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majusko K, poste serĉu la nomon)