Saltu al enhavo

Naturparko Horní Střela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naturparko Horní Střela
ĉeĥe Přírodní park Horní Střela
naturparko
Naturparko Horní Střela
Oficiala nomo: Naturparko Horní Střela
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regionoj Regiono Plzeň, Regiono Karlovy Vary
Distriktoj Distrikto Plzeň-nordo, Distrikto Karlovy Vary
Montaro Rakovnika montetaro, Tepla montetaro
Akvejo Střela
Situo Naturparko Horní Střela
 - koordinatoj 50° 04′ 41″ N 13° 18′ 03″ O / 50.07806 °N, 13.30083 °O / 50.07806; 13.30083 (mapo)
Areo 99,92 km² (9 992 ha)
Proklamita 1978
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Nature park Horní Střela
Portalo pri Geografio

Horní Střela estas naturparko etendiĝanta plejparte en la norda parto de distrikto Plzeň-nordo kaj sur sudorienta rando de distrikto Karlovy Vary en Ĉeĥio. Ĝi protektas meandre konstruatan profundan valon de rivero Střela kun tipe arbaraj kreskaĵaroj sur rokdeklivoj. La riĉajn florajn biocenozojn de termofila kaj subkserofilna karakteroj traplektiĝas biocenozoj de submonta vegetaĵo.

Nuntempe okupas la naturparko areon 9 991,6 ha kaj ĝian limon limigas setlejoj Štichovice, Česká Doubravice, Brdo, Vysočany, Kotaneč, Radotín, Vladořice, Kolešov, Chyše, Podštěly, Žďárek, Tis u Blatna, Žihle, Hluboká, Kalec, Velká Černá Hať, Strážiště, Mladotice kaj Křečov. En la centro de la naturparko troviĝas Rabštejn nad Střelou.

La plej alta monto de la naturparko estas Vladař (693 m s. m.). Pluaj signifaj montoj estas Kanešův kopec (633 m s. m.), Jezerský vrch (589 m s. m.) a Gamberk (538 m s. m.). La malplej alta punkto de la parko estas fluo de rivero Střela sub Strážiště (346 m s. m.).