Saltu al enhavo

Naturschutzbund Deutschland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naturschutzbund Deutschland
conservation organization (en) Traduki
charitable corporation (en) Traduki
neprofitcela organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1899 vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Berlino
Adreso NABU, Charitéstraße 3, 10117 Berlin
Agareo

mediprotekto
naturprotekto
Naturkonservado
• mildigo de klimata ŝanĝiĝo

Moto Für Mensch und Natur
Working for people and nature
Fondinto(j) Lina Hähnle vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr

La Naturschutzbund Deutschland e.V. ("Naturo kaj Biodiverseca Konservada Uniĝo") aŭ akronime NABU estas germana ne-registara organizaĵo (NRO) dediĉita al naturprotekto kaj konservado [1]. Aparte, NABU estas engaĝita en la protekto de riveroj, arbaroj, kaj certaj specioj de bestoj, kiel ekzemple la eŭrazia lupo kaj bizono.

NABU estas unu el la plej grandaj kaj famaj ekologiaj organizaĵoj en Germanio kun pli ol jarcento da historio. Ĝi subtenas specifajn mediajn projektojn kaj en Germanio kaj eksterlande. Ĝi okupiĝas pri mediesplorado, media edukado, kaj ankaŭ informas la amaskomunikilaron kaj socion pri gravaj aferoj en la kampo de ekologio kaj naturprotekto.

NABU estas oficiale rekonita fare de la germana registaro kiel respondeca por socie gravaj mediaj kaj naturprotektoproblemoj (germane Träger öffentlicher Belange) [1]. Tio signifas ke, laŭ landa juro, NABU devas esti konsultita pri mediaj aferoj [2].

Aktuale en 2016, NABU havis ĉirkaŭ 575 000 membroj-subtenantojn [3], kaj ekologiistojn kiuj kunlaboras kun la organizaĵo kaj civitanoj kiuj apogas ĝin per mondonacoj. En Germanio, NABU havas pli ol 2 000 lokajn filiojn. Ekzemple, nur en Hamburgo estas pli ol 22 mil membroj de la organizaĵo

NABU estas partnera organizo de BirdLife International [4].

Interalie, NABU multfoje prezentis procesojn postulante malpermesi aŭ suspendi la konstruadon de la gasdukto Nord Stream 2 . La lasta el la procesoj estis prezentita postulante malpermeson de konstruado en la periodo de januaro ĝis junio 2021 en la akva areo klasita kiel ornitologia rezervo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 NABU - Landaj studoj. Arkivita el la originalo je 2020-10-30. Alirita 2021-05-10 .
  2. Ĉarto de NABU. Arkivita el la originalo je 2018-05-17. Alirita 2018-05-16 .
  3. Jarraporto de NABU 2016. Arkivita el la originalo je 2018-05-17. Alirita 2018-05-16 .
  4. Germany - Nature And Biodiversity Conservation Union (NABU) | BirdLife. Arkivita el la originalo je 2021-04-17. Alirita 2021-05-09 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]