Nederlando en la Vintra Olimpiko 2018
Nederlando en la Vintra Olimpiko 2018 | ||||
Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango | ||||
Flagtenanto: | Jan Smeekens (rapidsketisto) (malfermo) Ireen Wüst (rapidsketistino) (fermo) | |||
Sportistoj | 33 en 4 fakoj | |||
Medaloj rango: 5 |
Oro 8 |
Arĝento 6 |
Bronzo 6 |
Sume 20 |
La nederlanda teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango havis 33 sportistojn. Ili partoprenis en 4 fakoj. Flagtenanto de la nederlanda teamo estis Jan Smeekens (rapidsketisto) dum la malferma ceremonio respektive Ireen Wüst (rapidsketistino) dum la ferma. La sportistoj atingis 8 orajn, 6 arĝentajn kaj 6 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 5-an rangon. La celo por la nederlanda teamo estis gajni dek kvin medalojn, kiel deklarite fare de teama ĉefo Jeroen Bijl; ili superis tiun celon je kvin medaloj, kiuj do metis Nederlandon al la kvina loko en la medaltabelo. Plej precipe, la nederlanda teamo dominis la individuajn okazaĵojn de rapid-sketado, gajnante sep el la dek oraj medaloj aljuĝitaj; ili ankaŭ gajnis kvar medalojn en kurtatraka rapidsketado inkluzive de sia plej unua ora medalo en tiu disciplino, gajnita fare de Suzanne Schulting.
Kunordigis la teamon la Nederlanda Olimpika Komitato*Nederlanda Sporta Federacio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|
|