Nederlando en la Somera Olimpiko 2024
Nederlando en la Olimpikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Somera Olimpiko 2024 en Parizo | ||||||||||||
258 sportistoj en 26 disciplinoj (fakoj) | ||||||||||||
Flagoportanto | Worthy de Jong kaj Lois Abbingh (inaŭguro) Harrie Lavreysen kaj Femke Bol (fermo) |
|||||||||||
Medaloj Rango: #6 |
oro 15 |
arĝento 7 |
bronzo 12 |
sumo 34 |
||||||||
Olimpika historio | ||||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
1900 · 1904 · 1908 · 1912 · 1920 · 1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024 | ||||||||||||
Vintraj Olimpikoj | ||||||||||||
1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022 | ||||||||||||


La sportista teamo de Nederlando konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 28-a partopreno en Someraj Olimpikoj. La teamon organizas la Nederlanda Olimpika Komitato.
Konkuris sume 258 nederlandaj atletoj en 26 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la basketbalisto Worthy de Jong kaj la manpilkistino Lois Abbingh.[1] Ili ambaŭ kvazaŭ reprezentis siajn kompletajn teamojn.
En la solena fermo la teamaj flagoportantoj estis la biciklisto Harrie Lavreysen, kiu en Parizo eĉ sukcesis pri tri oraj medaloj, en teama kaj individua bicikla sprinto kaj en vira kejrino, formo de traka biciklado, kaj la kuristino Femke Bol, kiu en Parizo kun tri kolegoj kontribuis oran medalon en la miksita 4 x 400-metra stafeto, sed krome ankaŭ bonas en hurdokuro, kie ŝi interalie atingis oran medalon en la mondĉampinado de 2023.
La teamo sume atingis 34 medalojn, 15 orajn, 7 arĝentajn kaj 12 bronzajn, kaj sekve ricevis la sesan rangon, do estis inter la plej sukcesaj teamoj.
Medalistoj
[redakti | redakti fonton]Medalo | Nomo | Disciplino | Evento | Dato |
---|---|---|---|---|
![]() |
Lennart van Lierop Finn Florijn Tone Wieten Koen Metsemakers |
remado | vira kvarpersona okrema konkurso | 31-a de julio |
![]() |
Benthe Boonstra Hermijntje Drenth Tinka Offereins Marloes Oldenburg |
remado | ina kvarpersona kvarrema konkurso | 1-a de aŭgusto |
![]() |
Ymkje Clevering Veronique Meester |
remado | vira dupersona durema konkurso | 2-a de aŭgusto |
![]() |
Odile van Aanholt Annette Duetz |
velado | ina regatto de la velboata klaso 49er | 2-a de aŭgusto |
![]() |
Karolien Florijn | remado | ina unupersona durema konkurso | 3-a de aŭgusto |
![]() |
Isaya Klein Ikkink Lieke Klaver Eugene Omalla Cathelijn Peeters Femke Bol |
atletiko | miksita 4 x 400-metra stafeto | 3-a de aŭgusto |
![]() |
Worthy de Jong Arvin Slagter Jan Driessen Dimeo van der Horst |
basketbalo | vira konkurso 3x3 | 5-a de aŭgusto |
![]() |
Roy van den Berg Jeffrey Hoogland Harrie Lavreysen |
biciklado | vira teama sprinto | 6-a de aŭgusto |
![]() |
Marit Bouwmeester | velado | ina regatto de Lasero Radiala (ILCA 6) | 7-a de aŭgusto |
![]() |
Sharon van Rouwendaal | naĝado | ina 10-kilometra maratona naĝado | 8-a de aŭgusto |
![]() |
vira hokea teamo | hokeo | vira hokea konkurso | 8-a de aŭgusto |
![]() |
Harrie Lavreysen | biciklado | vira bicikla sprinto | 9-a de aŭgusto |
![]() |
ina hokea teamo | hokeo | ina hokea konkurso | 9-a de aŭgusto |
![]() |
Sifan Hassan | atletiko | ina maratono | 11-a de aŭgusto |
![]() |
Harrie Lavreysen | biciklado | vira kejrino, formo de traka biciklado | 11-a de aŭgusto |
Jen nur la oraj medaloj: Kompreneble ĉiutage aldoniĝis ankaŭ arĝentaj kaj bronzaj medaloj. Cetere: Estas pli da interesaj sportistoj ol iam estos kapacitoj krei artikolojn esperantlingvajn pri ili - tial nur metu internajn ligilojn post kiam vi mem kreis biografian paĝon.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la Nederlanda Olimpika Komitato (nederlande kaj angle)
- paĝo en la retejo de la Internacia Olimpika Komitato (france kaj angle)

|