Israelo en la Somera Olimpiko 2024
Israelo en la Olimpikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Somera Olimpiko 2024 en Parizo | ||||||||||||
88 sportistoj en 16 disciplinoj (fakoj) | ||||||||||||
Flagoportanto | Peter Palĉik kaj Andrea Murez (inaŭguro) Tom Reuveny kaj Romi Paritzki (fermo) |
|||||||||||
Medaloj Rango: #41 |
oro 1 |
arĝento 5 |
bronzo 1 |
sumo 7 |
||||||||
Olimpika historio (detaloj) | ||||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1984 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024 | ||||||||||||
Vintraj Olimpikoj | ||||||||||||
1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022 | ||||||||||||
La sportista teamo de Israelo kkonkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 18-a partopreno en Someraj Olimpikoj. La partopreno de Israelo ekigis vokojn de dudek ses francaj advokatoj, palestinaj kaj aliaj tutmondaj sportorganizoj por sankcioj kontraŭ Israelo kaj por malhelpi ĝian partoprenon pro la efiko de la Israel-hamasa milito de 2023 sur palestinaj atletoj kaj sportaj instalaĵoj, sed la IOK-prezidanto Thomas Bach konfirmis ke tio neniam estis temo por la IOC kaj avertis atletojn kontraŭ bojkotoj kaj diskriminacio. La prezidanto de la Israela Olimpika Komitato, Jael Arad, certigis ke israelaj atletoj "100-procente" ĉeestos, kun sekurecaj mezuroj en loko.
Konkuris sume 88 israelaj atletoj en 16 sportaj disciplinoj de 66 eventoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la ĵudisto Peter Palĉik (hebree פיטר פלצ׳יק, Piter Palĉik; ukraine Петер Пальтчик) kaj la naĝistino Andrea "Andi" Murez (hebree אנדראה "אנדי" מורז, Andreah "Andi" Murez).
La teamo sume atingis 7 medalojn, oran, 5 arĝentajn kaj bronzan, kaj sekve ricevis la 41-an rangon.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala retejo (hebree, iom ankaŭ angle)
- paĝo en la retejo de la Internacia Olimpika Komitato (france kaj angle)