Saltu al enhavo

Filipinoj en la Somera Olimpiko 2024

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Filipinoj en la Olimpikoj

Flago de Filipinoj
IOK-kodo  PHI
NOK Filipina Olimpika Komitato
Retejowww.olympic.ph (angle)
Somera Olimpiko 2024 en Parizo
22 sportistoj en 9 disciplinoj (fakoj)
Flagoportanto Carlo Paalam kaj Nesthy Petecio (inaŭguro)
Carlos Yulo kaj Aira Villegas (fermo)
Medaloj
Rango: #37
oro
2
arĝento
0
bronzo
2
sumo
4
Olimpika historio (detaloj)
Someraj Olimpikoj
Vintraj Olimpikoj
vdr

La sportista teamo de Filipinoj konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 23-a partopreno en Someraj Olimpikoj.

la boksistino Nesthy Petecio (jen en 2019) estas unu el du teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio
la medalistoj Villegas, Yulo kaj Petecio dum la bonveniga parado post la reveno al Manilo

Konkuras sume 22 filipinaj atletoj en 9 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la boksisto Carlo Paalam kaj la boksistino Nesthy Petecio. En la solena fermo la flagoportantoj estis la escdepte sukcesa gimnastikisto Carlos Yulo kaj la boksistino Aira Villegas.

La teamo sume atingis 4 medalojn, 2 orajn kaj 2 bronzajn (dp neniujn arĝentajn), kaj sekve ricevis la 37-an rangon.

Medalistoj

[redakti | redakti fonton]
Medalo Nomo Disciplino Evento Dato
 Oro Carlos Yulo gimnastiko vira "planka" konkurso 3-a de aŭgusto
 Oro Carlos Yulo gimnastiko vira konkurso de "ĉevalo" 4-a de aŭgusto
 Bronzo Aira Villegas boksado inoj de ĝis 50 kg 6-a de aŭgusto
 Bronzo Nesthy Petecio boksado inoj de ĝis 57 kg 7-a de aŭgusto

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]