Tajlando en la Somera Olimpiko 2024

Tajlando en la Olimpikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Somera Olimpiko 2024 en Parizo | ||||||||||||
51 sportistoj en 16 disciplinoj (fakoj) | ||||||||||||
Flagoportanto | Puripol Boonson kaj Vareeraya Sukasem (inaŭguro kaj fermo) | |||||||||||
Medaloj Rango: #44 |
oro 1 |
arĝento 3 |
bronzo 2 |
sumo 6 |
||||||||
Olimpika historio (detaloj) | ||||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024 | ||||||||||||
Vintraj Olimpikoj | ||||||||||||
2002 · 2006 · 2014 · 2018 · 2022 | ||||||||||||
La sportista teamo de Tajlando konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 18-a partopreno en Someraj Olimpikoj. La organizadon de la teamo provizas la Olimpika Komitato de Tajlando, kies taja nomo คณะกรรมการโอลิมปิกแห่งประเทศไทย ในพระบรมราชูปถัมภ์ substrekas la patronecon de la tajlanda reĝo - la organizaĵo estis kreita en 1948 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1950.
Konkuris sume 51 tajlandaj atletoj en 16 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la 18-jara sprintisto Puripol Boonson (taje ภูริพล บุญสอน) kaj la rultabulistino Vareeraya Sukasem (taje วารีรยา สุขเกษม).
La teamo sume atingis 6 medalojn, oran, 3 arĝentajn kaj 2 bronzajn, kaj sekve ricevis la 44-an rangon (kune kun du aliaj teamoj).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
