Saltu al enhavo

Serbio en la Somera Olimpiko 2024

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Serbio en la Olimpikoj

Flago de Serbio
IOK-kodo  SRB
NOK Serbia Olimpika Komitato (Олимпијски комитет Србије, Olimpijski komitet Srbije)
Retejowww.oks.org.rs (serbe)
Somera Olimpiko 2024 en Parizo
113 sportistoj en 15 disciplinoj (fakoj)
Flagoportanto Dušan Mandić kaj Maja Ognjenović (inaŭguro)
Zorana Arunović kaj Damir Mikec (fermo)
Medaloj
Rango: #27
oro
3
arĝento
1
bronzo
1
sumo
5
Olimpika historio (detaloj)
Someraj Olimpikoj
1912 · 1920 - 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024
Vintraj Olimpikoj
2010 · 2014 · 2018 · 2022
vdr

La sportista teamo de Serbio konkurencas en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temas pri la entute 6-a partopreno en Someraj Olimpikoj, sed intertempe ekde 1920 ĝis 1988 kaj ekde 1996 ĝis 2002 la sportistoj partoprenis en jugoslavia teamo. La teamon kunordigis la Serbia Olimpika Komitato (serbe Олимпијски комитет Србије, Olimpijski komitet Srbije).

Konkuras sume 113 serbaj atletoj en 15 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la akvopilkisto Dušan Mandić kaj la volejbalistino Maja Ognjenović.[1] En la solena fermo la flagoportantoj estis la sportistoj Zorana Arunović kaj Damir Mikec.

la volejbalistino Maja Ognjenović (jen en 2018) estas la ina teama flagoportanto en la inaŭgura ceremonio

La teamo sume atingis 5 medalojn, 3 orajn, arĝentan kaj bronzan, kaj sekve ricevis la 27-an rangon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]