Saltu al enhavo

Litovio en la Somera Olimpiko 2024

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Litovio en la Olimpikoj

Flago de Litovio
IOK-kodo  LTU
NOK Litova Olimpika Komitato (Lietuvos tautinis olimpinis komitetas)
Retejowww.ltok.lt (litove kaj angle)
Somera Olimpiko 2024 en Parizo
50 sportistoj en 13 disciplinoj (fakoj)
Flagoportanto Justina Vanagaitė kaj Rytis Jasiūnas (inaŭguro)
Dominika Banevič (fermo)
Medaloj
Rango: #70
oro
0
arĝento
2
bronzo
3
sumo
5
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj

1924 · 1928 · 1932 · 1936


1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024
Vintraj Olimpikoj

1924 · 1928 · 1932 · 1936


1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
Aliaj parencaj aperoj
Rusio Rusia Imperio (1912)
Sovetunio (1952–1988)
la dresrajdistino Justina Vanagaitė (jen en 2011, pli nova bildo ankoraŭ ne estas vikipedie) estas unu el du teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio

La sportista teamo de Litovio konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 11-a partopreno en Someraj Olimpikoj. Kunordigis la teamon la Litova Olimpika Komitato (litove Lietuvos tautinis olimpinis komitetas, LTOK), fondita en 1924.

Konkuris sume 50 litovaj atletoj en 13 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la dresrajdistino Justina Vanagaitė kaj la velisto Rytis Jasiūnas (inaŭguro).[1]

La teamo sume atingis 4 medalojn, 2 arĝentajn kaj 2 bronzajn, kaj sekve ricevis la 70-an rangon. En la solena fermo la flagoportantino estis la nur 17-jara rompdancistino Dominika Banevič, kiu akiris unu el la du litovaj arĝentaj medaloj en Parizo.

Medalistoj

[redakti | redakti fonton]
Medalo Nomo Disciplino Evento Dato
 Arĝento Mykolas Alekna atletiko diskoĵeto 7-a de aŭgusto
 Arĝento Dominika Banevič rompdancado ina konkuro 9-a de aŭgusto
 Bronzo Viktorija Senkutė remado ina unuopa remado 3-a de aŭgusto
 Bronzo Evaldas Džiaugys
Gintautas Matulis
Aurelijus Pukelis
Šarūnas Vingelis
basketbalo viraj 3x3 5-a de aŭgusto

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]