Saltu al enhavo

Ugando en la Somera Olimpiko 2024

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ugando en la Olimpikoj

Flago de Ugando
IOK-kodo  UGA
NOK Uganda Olimpika Komitato
Somera Olimpiko 2024 en Parizo
24 sportistoj en 4 disciplinoj (fakoj)
Flagoportanto Charles Kagimu kaj Gloria Muzito (inaŭguro kaj fermo)
Medaloj
Rango: #55
oro
1
arĝento
1
bronzo
0
sumo
2
Olimpika historio (detaloj)
Someraj Olimpikoj
1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024

La sportista teamo de Ugando konkurencas en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temas pri la entute 17-a partopreno en Someraj Olimpikoj. La teamon organizas la Ugand Olimpika Komitato.

Konkuris sume 24 ugandaj atletoj en 4 sportaj disciplinoj. Antaŭ la evento la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura kaj ankaŭ la ferma ceremonio estas la sportisto Charles Kagimu kaj la sportistino Gloria Muzito.[1]

La teamo sume atingis 2 medalojn, oran kaj arĝentan, tiel ke la teamo en tiu olimpiko ricevis la 55-an rangon, kune kun la teamoj de Ĉilio kaj Sankta Lucio.

Medalistoj

[redakti | redakti fonton]
Medalo Nomo Disciplino Evento Dato
 Oro Joshua Cheptegei atletiko vira konkuro de 10 000 metroj 2-a de aŭgusto
 Arĝento Peruth Chemutai atletiko ina hurdokuro de 3 000 metroj 6-a de aŭgusto

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]