Ugando en la Olimpikoj
Ugando en la Olimpikoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||
Olimpika historio | ||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||
1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024 |
Ugandaj sportistoj unue en 1956 partoprenis olimpikon - ekde tiam oficiala uganda teamo partoprenas la somerajn olimpikojn, kaj ne maltrafis eventon ekde tiam, krom krom en la Somera Olimpiko 1976, kiam la teamo protestis kontraŭ nekompleta izoliĝo de sud-afrikaj sportistoj antaŭ la olimpiko, kvankam laŭplane sportistoj de tiu lando komplete bojkotiĝu, ĝis la socia sistemo de apartismo tie estos komplete forigita.
En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis ugandaj partoprenantoj. Tamen en la someraj olimpikoj la teamoj ne estas senukcesaj: ĝis 2021 la teamo sume atingis 4 orajn, 4 arĝentajn kaj 3 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 73-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
La Uganda Nacia Olimpika Komitato kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1950 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1956, ĝustatempe antaŭ la unua apero de uganda teamo en la olimpiko de Melburno.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- paĝo en la retejo de la Internacia Olimpika Komitato (france kaj angle)
- malnova oficiala retejo, arkivigita laŭ la stato de marto 2012 (angle)