Saltu al enhavo

Portugalio en la Somera Olimpiko 2024

El Vikipedio, la libera enciklopedio
emblemo de la Portugala Olimpika Komitato
emblemo de la Portugala Olimpika Komitato
Portugalio en la Olimpikoj

Flago de Portugalio
IOK-kodo  POR
NOK Portugala Olimpika Komitato
Retejocomiteolimpicoportugal.pt (portugale)
Somera Olimpiko 2024 en Parizo
73 sportistoj en 15 disciplinoj (fakoj)
Flagoportanto Fernando Pimenta kaj Ana Cabecinha (inaŭguro)
Iúri Leitão kaj Patrícia Sampaio (fermo)
Medaloj
Rango: #50
oro
1
arĝento
2
bronzo
1
sumo
4
Olimpika historio (detaloj)
Someraj Olimpikoj
1912 · 1920 · 1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024
Vintraj Olimpikoj
1952 · 1956-1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
vdr


La sportista teamo de Portugalio konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 26-a partopreno en Someraj Olimpikoj. Kunordigis la teamon la Portugala Olimpika Komitato (portugale Comité Olímpico de Portugal, akronime COP), fondita en 1922.

Konkuris sume 73 portugalaj atletoj en 15 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la kanuisto Fernando Pimenta kaj la marŝkuristino Ana Cabecinha.[1] En la solena fermo la teamaj flagoportantoj estis la sportistoj Iúri Leitão kaj Patrícia Sampaio.

La teamo sume atingis 4 medalojn, oran, 2 arĝentajn kaj bronzan, kaj sekve ricevis la 50-an rangon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]