Saltu al enhavo

Kazaĥio en la Somera Olimpiko 2024

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la kuristino Olga Safronova (jen en 2017) estas unu el du teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio
Kazaĥio en la Olimpikoj

Flago de Kazaĥio
IOK-kodo  KAZ
NOK Kazaĥa Olimpika Komitato
Retejowww.olympic.kz (kazaĥe)
Somera Olimpiko 2024 en Parizo
79 sportistoj en 20 disciplinoj (fakoj)
Flagoportanto Aslanbek Ŝimbergenov kaj Olga Safronova (inaŭguro kaj fermo)
Medaloj
Rango: #43
oro
1
arĝento
3
bronzo
3
sumo
7
Olimpika historio (detaloj)
Someraj Olimpikoj
1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024
Vintraj Olimpikoj
1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
vdr

La sportista teamo de Kazaĥio konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 8-a partopreno en Someraj Olimpikoj. Kunordigis la teamon la Nacia Olimpika Komitato de la Respubliko Kazaĥio.

Konkuris sume 79 kazaĥaj atletoj en 20 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la boksisto Aslanbek Ŝimbergenov (cirile per plena nomo Асланбек Әбдікәрімұлы Шымбергенов) kaj la kuristino Olga Safronova (cirile Ольга Сафронова).

la ĵudisto Eldos Smetov kontribuis la kazaĥan oran medalon en Parizo

La teamo sume atingis 7 medalojn, oran, 3 arĝentajn kaj 3 bronzajn, kaj sekve ricevis la 43-an rangon.

Ormedalisto

[redakti | redakti fonton]
Medalo Nomo Disciplino Evento Dato
 Oro Eldos Smetov ĵudo vira konkuro de 60 kg 27-a de julio

Jen nur la ora medalo: kiel indikas la informkesto dekstre, ankaŭ estis 3 arĝentaj kaj 3 bronzaj medaloj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]