Saltu al enhavo

Hungario en la Somera Olimpiko 2024

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hungario en la Olimpikoj

Flago de Hungario
IOK-kodo  HUN
NOK Hungara Olimpika Komitato (Magyar Olimpiai Bizottság)
Retejowww.mob.hu (hungare)
Somera Olimpiko 2024 en Parizo
178 sportistoj en 20 disciplinoj (fakoj)
Flagoportanto Krisztián Tóth kaj Blanka Böde–Bíró (inaŭguro)
Tamara Csipes kaj Kristóf Milák (fermo)
Medaloj
Rango: #14
oro
6
arĝento
7
bronzo
6
sumo
19
Olimpika historio (detaloj)
Someraj Olimpikoj
1896 · 1900 · 1904 · 1908 · 1912 · 1920 · 1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024
Vintraj Olimpikoj
1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
vdr
la naĝisto Kristóf Milák (jen en bildo jam de 2018), en Parizo kolektis oran kaj arĝentan medalojn kaj estis la vira hungara flagoportanto en la solena fermo

La sportista teamo de Hungario konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 28-a partopreno en Someraj Olimpikoj. Kunordigis la teamon la Hungara Olimpika Komitato (Magyar Olimpiai Bizottság, MOB), kreita jam en 1895.

Konkuris sume 170 hungaraj atletoj en 20 sportaj disciplinoj. Antaŭ la evento la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la ĵudisto Krisztián Tóth kaj la manpilka golulino Blanka Böde–Bíró. En la solena fermo la teamaj flagoportantoj estis la kajakistino Tamara Csipes, kiu en Parizo kolektis du arĝentajn kaj bronzan medalojn, kaj la naĝisto Kristóf Milák, kiu kolektis oran kaj arĝentan medalojn.

La teamo sume atingis 19 medalojn, 6 orajn, 7 arĝentajn kaj 6 bronzajn, kaj sekve ricevis la 14-an rangon.

Medalistoj

[redakti | redakti fonton]
Medalo Nomo Disciplino Evento Dato
 Oro Hubert Kós naĝado konkurso vira 200 m dorso la 1-an de aŭgusto
 Oro Tibor Andrásfi, Máté Koch, Dávid Nagy, Gergely Siklósi skermado konkurso vira teamo la 2-an de aŭgusto
 Oro Kristóf Milák naĝado konkurso vira 100 m papilio la 3-an de aŭgusto
 Oro Kristóf Rasovszky naĝado konkurso vira 10 km en rivero la 9-an de aŭgusto
 Oro Viviana Márton tekvondo konkurso ina 57 kg la 9-an de aŭgusto
 Oro Michelle Gulyás moderna pentatlonisto ina individue la 11-an de aŭgusto
 Arĝento Kristóf Milák naĝado vira konkurso de papilio 200 m la 31-an de julio
 Arĝento Csanád Gémesi, Krisztián Rabb, András Szatmári, Áron Szilágyi skermado vira konkurso de glavo teame la 31-an de julio
 Arĝento Bence Halász atletiko vira konkurso de martelĵetistoj la 4-an de aŭgusto
 Arĝento Bence Nádas, Sándor Tótka remado vira konkurso de kajako pare en 500 m la 9-an de aŭgusto
 Arĝento Tamara Csipes, Alida Dóra Gazsó kanuado virina konkurso de kajako pare en 500 m la 9-an de aŭgusto
 Arĝento Tamara Csipes kanuado virina konkurso de kajako sole en 500 m la 10-an de aŭgusto
 Arĝento Ádám Varga kanuado vira konkurso de kajako sole en 1000 m la 10-an de aŭgusto
 Bronzo Eszter Muhari skermado virina konkurso de spado la 27-an de julio
 Bronzo Veronika Major pafado virina konkurso per pistolo la 3-an de aŭgusto
 Bronzo Tamara Csipes, Sára Fojt, Alida Dóra Gazsó, Noémi Pupp kajakado virina teama kvaropa konkurso de kajako 500 m la 8-an de aŭgusto
 Bronzo Sára Fojt, Noémi Pupp kajakado virina teama duopa konkurso de kajako 500 m la 9-an de aŭgusto
 Bronzo Dávid Betlehem naĝado vira konkurso en rivero 10 km la 9-an de aŭgusto
 Bronzo Bálint Kopasz kajakado vira sola konkurso de kajako 1000 m la 10-an de aŭgusto

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
la manpilka golulino Blanka Böde–Bíró, en 2024 la ina teama flagoportanto en la inaŭgura ceremonio