Tibor Andrásfi
Aspekto
Tibor Andrásfi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de decembro 1999 (25-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skermanto |
Tibor Andrásfi [andrAŝfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Andrásfi Tibor, estas hungara skermisto (spadisto), olimpika kaj junulara eŭropa ĉampiono.
Tibor Andrásfi naskiĝis la 10-an de decembro 1999 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tibor Andrásfi ekde sia aĝo 9 estis skermisto en sportklubo, kie lia trejnisto estis mem la patro, samtempe skermisto. Inter la junuloj en 2016 li estis la unua teame en Novi Sad. Same teame venkis inter la junuloj en la jaroj 2018 kaj 2019. Kiel plenkreskulo ĝis 2024 li neniam venkis, sed teame trifoje, kie la plej signifa estas Hungario en la Somera Olimpiko 2024 kun ora medalo teame.