Nezotroko
Nesotrochis (Nezotroko) estas genro de formortintaj neflugaj birdoj kiuj estis endamiaj de insuloj de Grandaj Antiloj en Karibio.[1] Ili ofte estis nomitaj kavoraloj, kvankam ili ne plu estas konsiderataj veraj raloj, sed sendependa stirpo de gruoformaj birdoj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Ĝi enhavas 3 speciojn konataj el subfosiliaj restaĵoj de Malfrua Pleistoceno kaj Holoceno troviĝanta en kavernaj kuŝejoj. Iam konsiderataj raloj en la familio Raledoj, en 2021 analizoj de DNA de kompleta mitokondria genaro de N. steganinos indikis, ke ili ne estis raloj sed sendependa stirpo de gruoformaj birdoj, dum iliaj plej proksimaj parencoj estus la familio Sarothruridae indiĝena de Afriko, Madagaskaro, Nov-Gvineo kaj Wallacea, kaj la formortintaj adzobekuloj de Nov-Zelando.[2]
Specioj
[redakti | redakti fonton]- Deboja nezotroko, Nesotrochis debooyi (Puerto Rico, Usonaj Virgulininsuloj) - eble survivis ĝis historia epoko
- Kuba nezotroko, Nesotrochis picapicensis (Kubo) - prahistoria
- Haitia nezotroko, Nesotrochis steganinos (Hispaniolo - Haitio) - prahistoria
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Livezey, Bradley C. (22a de Oktobro 1997). "A phylogenetic analysis of the Gruiformes (Aves) based on morphological characters, with an emphasis on the rails (Rallidae)". Philosophical Transactions of the Royal Society of London. Series B: Biological Sciences. 353 (1378): 2077–2151. doi:10.1098/rstb.1998.0353. PMC 1692427.
- ↑ (March 2021) “Ancient DNA from the extinct Haitian cave-rail (Nesotrochis steganinos) suggests a biogeographic connection between the Caribbean and Old World”, Biology Letters (en) 17 (3), p. rsbl.2020.0760, 20200760. doi:10.1098/rsbl.2020.0760.