Saltu al enhavo

Nikolao de Salerno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Niccolò Preposito)
Nicolaus Salernitanus
(1140-1195)
"Antidotarium Nicolai", verko de Nicolaus Salernitanus (1140-1195), eldonita en la fino de la 12-a jarcento, kaj publikigita en Venecio, en 1471.
"Antidotarium Nicolai", verko de Nicolaus Salernitanus (1140-1195), eldonita en la fino de la 12-a jarcento, kaj publikigita en Venecio, en 1471.
Persona informo
Naskiĝo 1140
en Salerno, Italio
Morto 1195
en Salerno, Italio
Alma mater Universitato de Salerno
Profesio
Okupo kuracisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Antidotarium Nicolai vd
vdr

Nicolaus Praepostius estis itala kuracisto kaj tradicie konsiderata aŭtoro de fama mezepoka traktado pri farmakologio kaj antidotoj titolita "Antidotarium Nicolai". Lia kompilaĵo eble sin bazis sur salerna manuskripto pli antikva de Konstanteno Afrikano.

Nicolaus Salernitanus apartenas al la 12-a jarcento, kaj verkis sian antidotaĵon, konatan sub la nomo "Circa instans".[1] Estas eraro kredi, ke li estis la lernejestro (Nicolaus praepositus), eraro laŭ Ernest Wickersheimer (1880-1965) naskita de la interŝanĝo kun franca kuracisto, Nicolò Prevost (16-a jarcento), ankaŭ aŭtoro de antidotaĵo. Ĝuste en ĉi tiu periodo ni vidas iujn specialistojn pri oftalmiatrio[2] aperi inter la instruistaj kuracistoj.

La Salerna medicina kolegio estas bone establita. Ĝi aljuĝas diplomojn, kaj medicinaj diplomiĝintoj en Salerno povas praktiki ie ajn en la mondo. La famo de la lernejo disvastiĝis ĉie, tiel ke, revenante el la sanktaj lokoj, la vunditaj aŭ konvaleskaj krucmilitistoj haltis en Salerno por restoracioj post la suferoj trapasataj kaj por esti kuracitaj pri la post-efikoj de siaj vundoj.

Kaj multaj forirantoj petis helpon por resti sanaj. Fakte la kolegio, anonima, sed kun la kontribuo de ĉiuj siaj membroj, jam estis kompilinta de iu Robertus rex aŭ de iu Anglorum rex (ne bone difinita) kolekton de higiene-dietetikaj preskriboj kaj pri la agado de medikamentoj, eminente praktika, por esti uzata en foresto de sanitaraj instalaĵoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]