Saltu al enhavo

Nigrabrusta turnico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrabrusta turnico

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Turnicoformaj Turniciformes
Familio: Turnicedoj Turnicidae
Genro: Turnix Turnix
Specio: Nigrabrusta turnico, Turnix melanogaster
Gould 1837
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigrabrusta turnico (Turnix melanogaster) estas malgranda specio de birdoj en la familio Turnicedoj. Tiu familio estas speciala en tio ke la inoj estas pli grandaj kaj pli koloraj ol maskloj (kiuj kovas kaj idozorgas) kaj estas poliandriaj. La specio estas endemia de orienta Aŭstralio. Ĝi estas grundema specio kun malkutima reprodukta biologio kun invertita seksa dimorfismo.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]
drawings of two bird heads
Bildoj de masklo (supre) kaj ino (malsupre) fare de John Gould.

La Nigrabrusta turnico estas diketa koturno-forma birdo 17–19 cm longa kun ĉefe marmora nigra, ruĝeca, kaj palbruna plumaro, markita elstare per blankaj makuloj kaj strioj, kaj blankaj okuloj. Kiel aliaj turnicoj, la ino estas pli granda kaj pli rimarkinde kolora ol la masklo, kun karakterizaj nigraj kapo kaj kolo superŝutitaj per fajnaj blankaj markoj, sed larĝe nigra vertikala brusto strio, kiu nomas la specion kaj en la ordinara kaj en la latina scienca nomoj. La kutimaj seksroloj estas inversaj, ĉar la ino pariĝas kun multoblaj viraj partneroj kaj lasas ilin kovi la ovojn.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Nigrabrusta turnico estis origine priskribita de ornitologo John Gould en 1837 kiel Hemipodius melanogaster,[1] el specimenoj kolektitaj ĉe Moreton Golfo en Kvinslando.[2] Ties specia epiteto estas derivita el vortoj de Antikva greka nome melas "nigra" kaj gaster "ventro".[3] En 1840 angla zoologo George Robert Gray establis ke la genronomo Turnix, stampita en 1790 fare de la franca natursciencisto Pierre Joseph Bonnaterre, havas prioritaton super Hemipodius, kiu estis publikigita en 1815 fare de Coenraad Jacob Temminck.[4] En sia verko de 1865 Handbook to the Birds of Australia, Gould uzis sian nunan nomon Turnix melanogaster.[5] Gregory Mathews metis ĝin en ĝia propra genro Colcloughia en 1913,[6] kion ne sekvis postaj fakuloj.[2] Li priskribis ankaŭ subspecion Colcloughia melanogaster goweri el Gowrie Junction, Kvinslando, sur la bazo de malpli etenda nigra plumaro,[7] kvankam tio estis poste konsiderita individua variaĵo.[8] Kun aliaj turnicoj, la Nigrabrusta turnico estis tradicie metita en la ordo Gruiformes, sed pli ĵuse molekula analizo montris, ke ĝi apartenas al frua posteularo ene de la vadbirdoj (Charadriiformes).[9]

"Nigrabrusta turnico" ("Black-breasted buttonquail") estis deklarita oficiala nomo fare de la Internacia Ornitologia Komitato (IOU).[10] "Black-fronted buttonquail" estas alternativa ordinara nomo.[8] Gould nomis ĝin de koemnce "black-breasted hemipode" (Nigrabrusta hemipodo),[11] kaj poste "black-breasted turnix" (Nigrabrusta turnico), koresponde kun ĝia scienca nomo.[5] Tiu turnica specio estis ĝenerale konata kiel "quail" (koturno, de kie "black-breasted quail" aŭ "black-fronted quail") ĝis la Reĝa Aŭstralazia Ornitologista Unio (RAOU) promociis la nunan uzadon de "buttonquail" en 1978, kiu estis universale adoptita.[12]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (1837) “In Proceedings of meeting of Zoological Society of London”, Proceedings of Meeting of Zoological Society of London 5, p. 7–8. 
  2. 2,0 2,1 Australian Biological Resources Study (14a de Aprilo 2014). "Species Turnix (Austroturnix) melanogaster (Gould, 1837)". Australian Faunal Directory. Department of the Environment, Water, Heritage and the Arts, Australian Government. Alirita la 24an de Julio 2019.
  3. Jobling, James A. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. Christopher Helm. ISBN 978-1408125014.
  4. Gray, George Robert. (1840) A List of the Genera of Birds : with an indication of the typical species of each genus. R. and J.E. Taylor.
  5. 5,0 5,1 Gould, John. (1865) Handbook to the Birds of Australia 2. Self-published.
  6. (1913) “New Genera”, Austral Avian Records 2 (5), p. 110–112. 
  7. (1916) “List of additions of new sub-species to, and changes in, my "List of the Birds of Australia"”, Austral Avian Records 3 (3), p. 53–58. 
  8. 8,0 8,1 McGowan, Phil; Madge, Steve (2010) [2002]. Pheasants, Partridges & Grouse: Including buttonquails, sandgrouse and allies. Bloomsbury Publishing. pp. 429–430. ISBN 978-1408135655.
  9. (2003) “RAG-1 sequences resolve phylogenetic relationships within charadriiform birds”, Molecular Phylogenetics and Evolution 29 (2), p. 268–278. doi:10.1016/S1055-7903(03)00098-8. 
  10. Buttonquail, thick-knees, sheathbills, plovers, oystercatchers, stilts, painted-snipes, jacanas, Plains-wanderer, seedsnipes. World Bird List Version 12.1. International Ornithologists' Union (2021). Alirita 9a de Aprilo 2022 .
  11. Gould, John. (1848) The Birds of Australia 5. Self-published, p. 81–82.
  12. Gray, Jeannie. (2013) Australian Bird Names: A Complete Guide. Csiro Publishing. ISBN 978-0643104716.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]