Nims
Nims | |
---|---|
![]() la rivereto Nims apud Schönecken en februaro 2004
| |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Germanio federacia lando Rejnlando-Palatinato |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 61,43 km |
Fluo | |
Fonto | en la mezmontaro Ejfelo sudorienre de Weinsheim |
- Alteco super marnivelo | 512 m |
Enfluejo | apud Irrel en la Prüm |
- Alteco | 169 m |
Geografio | |
Trairataj urbetoj | Bitburg |
Trairataj lagoj | baraĵlago Stausee Bitburg |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Enz |
- Maldekstraj | Nims |
La Nims estas 61 km longa rivereto en la regiono Sudejfelo (distrikto Bitburg-Prüm) germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝi fontas en Weinsheim (oriente de la urbeto Prüm), fluas sudokcidenten tra la samnoma valo kaj enbuŝsiĝas malsupre de Irrel en la rivereton Prüm.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c7/Seffern_nepomuk.jpg/220px-Seffern_nepomuk.jpg)
La probable plej malmova mencio de la rivereto Nims kiel Nimisa en dokumento datumas el la jaro 798 aŭ 799 („31a jaro de la regnadeco de Karolo la Granda“).[1]
La rivereto famas pro la sovaĝaj ejfelaj trutoj, kiuj bonege kreskas en la rivereto danke al la malalta pH-valoro kaj la malvarma akvo.
La rivereto Nims trafluas jenajn lokojn:
- Rommersheim
- Giesdorf
- Schönecken
- Nimsreuland
- Lasel
- Nimshuscheid (muelejo)
- Seffern
- Bickendorf
- Nattenheim (muelejo)
- Rittersdorf
- Bitburg , urboparto Stahl
- Birtlingen
- Messerich
- Wolsfeld
- Alsdorf (Eifel)
- Niederweis
- Irrel
tra la suda parto de la Nims-valo (Messerich ĝis Irrel) iris la trajnlinio Nims-Sauertalbahn, kiu hodiaŭ ne plu funkcias. Inter Bickendorf kaj Seffern transas 781 m longa ponto de la federacia ŝoseo B 60 la valon de la Nims.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Heinrich Beyer: Urkundenbuch zur Geschichte der jetzt die preussischen Regierungsbezirke Coblenz und Trier bildenden mittelrheinischen Territorien, 1860, Nachtrag S. 6 (dilibri.de)