Noël Béda
Natalis Bedae (1470-1537) | ||
---|---|---|
Scholastica declaratio sententiae,
verko eldonita en 1519. | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1470 en Le Mont-Saint-Michel, Francio | |
Morto | 8-a de januaro 1537 en Parizo, Francio | |
Lingvoj | meza franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Alma mater | Kolegio de Montaigu | |
Profesio | ||
Okupo | teologo vd | |
Doktoreca konsilisto | Jan Standonck vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Noël Béda (1470-1537) estis franca teologo, katolika teologo, profesoro pri teologio kaj rektoro en la Fakultato pri Teologio de Parizo (1520-1534) kaj arda oponanto de la reformacio. Li estas konata ĉefe pro lia batalo kontraŭ la humanismaj pensuloj. Komisiita de la Universitato de Parizo por ekzameni la "Parafrazon"[1] pri la doktrino de Erasmo de Roterdamo rilate al la "Evangelio de Luko" li elstarigis kvindekon da kondamnindaj propozicioj.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Kiel skolastika teologo kaj rektoro en la Fakultato pri Teologio de la Universitato de Parizo, Béda ricevis sian diplomon kiel Majstro pri Artoj en la sama universitato ĉirkaŭ 1492, kaj kiel doktoro pri teologio en 1508. Kiel protektito de la flandra teologo Jan Standonck (1453-1504), kiu reformis la Kolegio de Montagu en Parizo, celante la discipliniĝon de la klerikaro por la reformo de la eklezio.
En 1504, Béda sukcedis al Standonck kiel direktoro, kaj restis en tiu posteno ĝis 1536. Montaigu pli aktivis dum lia administrado, kvankam liaj oponantoj diris ke li prezidis super la dekadenco kaj ruino. Post verkado de tri libroj (1519-1520) kontraŭ la biblia ekzegezo de la humanistoj, Béda proponis la reviviĝon de la posteno de sindiko en la Fakultato pri Teologio de Parizo por plibonigi ĝian kapablecon pri la traktado de tiu polemikaj demandoj kaj elektiĝis por la posteno. Dum la venontaj dekkvin jaroj li starigis politikon pri cenzuro kaj supremo kontraŭ reformistoj kaj humanistoj, pravigante ke la opono de la humanistoj al la skolastika teologio kaj ties filologia metolodologio pri la Vulgato estis favora al la herezuloj.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Annotationum Natalis Bede Doctoris Theologi Parisiensis in Jacobum Fabrum ..., 1526
- Annotationes ... in Jacobum Fabrum Stapulensem: Libri duo (super Epistolas B ..., 1526
- Scholastica declaratio sententiae et ritus de unica Magdalena ... contra J ..., 1519
- Restitvtio in integrum benedictionis C[a]erei Paschalis per duarum eius particularum damnatione[m] ac subtractionem mutilat[a]e, 1520
- Apologia pro filiabus et nepotibus beatae Annae, per Natalem Bedam, de collegio pauperum studentium Montis Acuti, in Parrhisiensi academia artium magistrum et divini juris, contra magistri Jacobi Fabri scriptum, pro communi sanctorum et doctorum sententia, 1520
- Apologia pro filiabus & nepotibus beatæ Annæ, per Natalem Bedam...contra ..., 1520
- Restitutio in integrum benedictionis caerei paschalis, per duarum ejus particularum damnationem ac subtractionem mutilatae, 1520
- Apologia Natalis Bedae, theologi, adversus clandestinos lutheranos, 1529, Jodocus Badius
- La Confession et raison de la foy de maistre Noel Beda... envoyee au... roy de France Francoys premier de ce nom, 1533
- De optimate triparum ("Pri la bonegeco de la tripo")[2]
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Bibliothèque Nationale de France
- Biblical Humanism and Scholasticism in the Age of Erasmus, Erika Rummel
- The Rabelais Encyclopedia, Elizabeth A. Chesney
- Contemporaries of Erasmus: A Biographical Register of the ..., Volumes 1-3, Peter G. Bietenholz, Thomas Brian Deutscher
- Texts and Contexts in Ancient and Medieval Science: Studies on the Occasion ..., John Emery Murdoch, Edith Dudley Sylla, Michael Rogers McVaugh
- Orthodoxy and Reform in Early Reformation France: The Faculty of Theology of ..., James K. Farge
- Censure and Heresy at the University of Paris, 1200-1400, J. M. M. H. Thijssen
- Christendom Destroyed: Europe 1517-1648, Mark Greengrass
- War Against the Idols: The Reformation of Worship from Erasmus to Calvin, Carlos M. N. Eire
- A New History of French Literature, Denis Hollier, R. Howard Bloch
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Holy Scripture Speaks: The Production and Reception of Erasmus' Paraphrases ..., Hilmar M. Pabel, Mark Vessey
- ↑ Etudes rabelaisiennes, Volume 42, François Cornilliat