Saltu al enhavo

No digas que fue un sueño

El Vikipedio, la libera enciklopedio
No digas que fue un sueño
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Terenci Moix
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1986
vdr

No digas que fue un sueño (Ne diru, ke ĝi estis ŝonĝo) estas romano de la hispana verkisto Terenci Moix publikigita en 1986, jaro en kiu li ricevis la Premion Planeta. Temas pri amafera romano pri la historia fono de la lastaj jaroj de la Ptolemea Regno, kaj ties konverto en romia provinco en la 1-a jarcento a.n.e. Tiu romano estis furorlibro ege vendita (pli ol unu miliono da ekzempleroj venditaj) kaj sekvis El sueño de Alejandría.

Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.​[1]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La reĝino Kleopatro, la lasta granda reĝino de Egipto, kiu estis ĵus abandonita de sia amanto, Marko Antonio, trairas la riveron Nilo per la reĝa ŝipo, suferante sian doloron. Marko Antonio, triumviro de Romo, kun Oktavio kaj Marko Lepido iris al Romo por, pro politika konveno, edziĝi al Oktavia, la fratino de sia kolego kaj amiko Oktavio. Post lia foriro, Kleopatro naskis ĝemelojn el Antonio, nome Aleksandro Helio kaj Kleopatro Seleneo. Sed, la rilato de Antonio kun Oktavio malboniĝas, lia politika kariero stagnas, kaj ĉar mankas el li Kleopatro, post malsukceso en sia azia kampanjo kontraŭ la partianoj, revenas al Aleksandrio, nome la ĉefurbo de Kleopatro, kaj edziĝas al ŝi, sed ne repudiante Oktavia-n.

Kleopatro aspiras, ke lia filo Cezariono, el antaŭa rilato kun Julio Cezaro, iĝu «reĝo de reĝoj» de la tuta Oriento. Tiucele, ŝi konvinkas Antonio ke li oponu kontraŭ Oktavio, kaj kontraŭ Romo. Antonio kaj Oktavio kunfrontas en la definitiva Batalo de Aktio, kaj Antonio suferas gravan ŝipbatalan malvenkon. Poste, Antonio kaj Kleopatro komprenas, ke iliaj floraj tagoj kaj tiuj de Egipto estas finiĝintaj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]