Novzelanda pluvio
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Anarhynchus obscurus Gmelin, JF, 1789 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
CR[1] Suda populacio
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Novzelanda pluvio, Anarhynchus obscurus, estas eta kaj vigla pluvio, tio estas vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj genro Anarhynchus kiu enhavas multajn aliajn speciojn. Ĝi estas endemia de Novzelando.[2] Ĝi troviĝas nur en kelkaj areoj de Novzelando. Ĝi nomiĝas ankaŭ Ruĝbrusta pluvio, kio vere kongruas kun ĝia aspekto pli ol la scienca nomo, kaj maoriaj nomoj estas tūturiwhatu, pukunui kaj kūkuruatu.
Estas du subspecioj. La suda subspecio estas draste endanĝerigita kaj estis proksime de formorto kun ĉirkaŭ nur 70 individuoj restintaj en 1992. Konservopolitiko pligis tion ĝis preskaŭ 300 ĉirkaŭ 2010, sed posta malpliiĝo okazis ĝis ĉirkaŭkalkulitaj nur 101 individuoj en 2024.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]En reprodukta pluaro tiu birdo haas grizecajn kapon kaj suprajn partojn, dum la frunto kaj la ĉirkaŭokulo estas pli palaj, preskaŭ blankaj. La brusto estas tre ruĝecbuna kaj la malsupra ventro kaj pugo estas blanka. La jruroj estas helgrizaj kaj la beko nigreca kun flaveca bazo en makzelo.
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]La Novzelanda pluvio estis formale priskribita en 1789 fare de la germana natursciencisto Johann Friedrich Gmelin en sia revizita kaj etendigita eldono de la vko de Carl Linnaeus nome Systema Naturae. Li metis ĝin kun la pluvioj en la genron Charadrius kaj stampis la duvortan nomon Charadrius obscurus.[3] La priskribo de Gmelin estis bazita sur la "Dusky plover" (malhela pluvio) kiu estis priskribita en 1785 fare de la angla ornitologo John Latham en sia A General Synopsis of Birds.[4] Specimeno estis kolektita en Aprilo 1773 dum la dua navigado de James Cook al la Suda Pacifiko ĉe Dusky Sound (malhela rio), Suda Insulo, Novzelando.[5] La specia epiteto obscurus (malhela) es Latino same kun la signifo "malhela" aŭ "obskura".[6]
Studo de 2015 determinis, ke ĝiaj plej proksimaj parencoj estas la du aliaj novzelandaj pluvioj, nome la Kurbabeka pluvio, kiu troviĝas en la klado Charadrius, kaj la Duzona pluvio.[7]

Oni aknoskis du subspeciojn, kvankam taksonomia revizio subtenis rekonon de provizora statuso de specio por ĉiu el la ambaŭ populacioj kaj tio estis agnoskita en la Handbook of the Birds of the World (BirdLife, 2014) kaj en la konservolisto de IUCN.[1]
- Norda Novzelanda pluvio (A. o. aquilonius) (Dowding, 1994) – troviĝanta en la Norda Insulo (Novzelando)
- Suda Novzelanda pluvio (A. o. obscurus) (Gmelin, JF, 1789) – troviĝanta en la Suda Insulo kaj en la insulo Rakiura (Novzelando)
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La Novzelanda pluvio kutime troviĝas en du disaj populacioj en Novzelando, kutime en sablostrandoj kaj sablaj terkoletoj aŭ manĝantaj en tajdaj estuaroj. La norda populacio loĝas en la Norda Insulo kaj la suda populacio loĝas ĉe la suda pinto de la Suda Insulo kaj en la insulo Stewart/Rakiura.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Matura masklo
-
Ovoj
-
Bildo de ido
-
Strando Waikanae
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 BirdLife International (2018). “Charadrius obscurus”, IUCN Red List of Threatened Species 2018, p. e.T62290750A126893184. doi:10.2305/IUCN.UK.2017-3.RLTS.T62290750A126893184.en. Alirita 11a de Novembro 2021..
- ↑ Barrie Heather kaj Hugh Robertson, "The Field Guide to the Birds of New Zealand" (reviziita eldono), Viking, 2005
- ↑ Gmelin, Johann Friedrich. (1789) Systema naturae per regna tria naturae : secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 13‑a eldono 1, Part 1 (latine), Lipsiae [Leipzig]: Georg. Emanuel. Beer, p. 686–687.
- ↑ Latham, John. (1785) A General Synopsis of Birds 3, Part 1. London: Printed for Leigh and Sotheby.
- ↑ Watola, George A.. (2009) The Discovery of New Zealand's Birds: the first record of every bird species in New Zealand since 1769, 2‑a eldono, Orewa, New Zealand: Arun Books. ISBN 978-0-473-13540-9.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ dos Remedios, Natalie; et al. (2015). "North or south? Phylogenetic and biogeographic origins of a globally distributed avian clade" (PDF). Phylogenetics and Evolution. 89: 151–159. Bibcode:2015MolPE..89..151D. doi:10.1016/j.ympev.2015.04.010. PMID 25916188.
- Stephen Marchant; P. J. Higgins (eld.) (1994). Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds: Volume 2: Raptors to Lapwings. Oxford University Press, USA. (ISBN 978-0-19-553069-8)
|