Nunningen
Nunningen | |
---|---|
Blazono de Nunningen | |
Nunningen | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Thierstein |
Geografia situo | CH1903: 613651 / 249307 (mapo)47.3944444444447.6194444444444Koordinatoj: 47° 24′ N, 7° 37′ O; CH1903: 613651 / 249307 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1843 |
Areo | 10,27 km² |
Alteco | 621 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4208 |
Komunumkodo | 2621 |
Mapo de Nunningen | |
Nunningen estas komunumo en la distrikto Thierstein en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 843 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Nunningen situas en kaldrono de la Soloturna Ĵuraso proksimume en la mezo inter Laufen kaj Liestal, aerdistance 20 kilometrojn ekzakte sude de la urbo Bazelo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Nunningen mem la vilaĝetoj Engi, Mühle kaj Roderis kaj parto de la vilaĝeto Oberkirch, kie situas la katolika preĝejo Sankt-Petro kaj Paŭlo, kiun la komunumo dividas kun Zullwil. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,27 km², de kiuj 51% estas kovritaj de arbaro, 42% servas por agrikulturo kaj 7% por setlado.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Nunningen limas en nordo al Seewen, en oriento al Bretzwil (BL), en sudoriento al Lauwil (BL), en sudo al Beinwil, en sudokcidento al Meltingen, en okcidento al Zullwil, kaj en nordokcidento al Breitenbach.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Nunningen pasas la kantona vojo ĉefvojo n-ro 267 (de Laufen tra Breitenbach al Liestal). Per poŝtaŭtolino laŭlonge de tiu vojo, la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Flanka vojo krome kondukas de Nunningen al Grellingen, sur kiu ankaŭ cirkulas poŝtaŭto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Nunningen datiĝas el la jaro 1152 jam en ĝia hodiaŭa nomformo. Nunningen apartenis dum mezepoko al la Senjorujo Gilgenberg. En la jaro 1527 Gilgenberg kaj kun ĝi la vilaĝo kaj loĝantoj de Nunningen estis vendita al la urbo Soloturno. Ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Nunningen estis parto de la voktejo Gilgenberg kaj ek de tiam de la distrikto Thierstein. [1]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Nunningen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Vilaĝeniro, venante de Zullwil
-
Ĉefstrato
-
Komunuma domo
-
Vilaĝocentro
|