Thierstein (distrikto)
Distrikto Thierstein | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Soloturno | |
Kantono | Soloturno |
Ĉefloko | Breitenbach |
Geografia situo | CH1903: 607172 / 231383 (mapo)47.2333333333337.5333333333333Koordinatoj: 47° 14′ N, 7° 32′ O; CH1903: 607172 / 231383 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 14013 (2009-12-31) |
Areo | 102,28 km² |
Loĝantardenseco | 137 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 1110 |
La distrikto Thierstein estas administra unuo de Kantono Soloturno. Ĝi havis 14 013 loĝantojn la 31-an de decembro 2010. Ĝia ĉefloko estas la komunumo Breitenbach. Kune kun la distrikto Dorneck la distrikto Thierstein formas la oficdistrikton Dorneck-Thierstein.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La distrikto Thierstein situas en la nordo de la Soloturna Ĵuraso. La distrikto Laufen de Kantono Bazelo Kampara fortranĉas la komunumon Kleinlützel de la cetera teritorio de la distrikto. Kun la ĉefa parto de Kantono Soloturno la distrikto Thierstein estas ligita tra la Passwang-Pasejo. Ekonomie tamen la regiono estas pli orientita al Bazelo ol al Soloturno. Kune la distrikto Dorneck la distrikto Thierstein formas la oficdistrikto Dorneck-Thierstein, kiu estas ankaŭ konato kiel Schwarzbubenland [laŭlitere tradukita Nigrobubolando].
Komunumoj de la distrikto Thierstein
[redakti | redakti fonton]La distrikto Thierstein konsistas (stato en 2009) el 12 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Breitenbach estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2010-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Bärschwil | 870 | 11.20 | 2611 | |
Beinwil SO | 313 | 22.67 | 2612 | |
Breitenbach | 3536 | 6.83 | 2613 | |
Büsserach | 1995 | 7.55 | 2614 | |
Erschwil | 911 | 7.48 | 2615 | |
Fehren | 616 | 1.50 | 2616 | |
Grindel | 488 | 3.05 | 2617 | |
Himmelried | 933 | 6.00 | 2618 | |
Kleinlützel | 1265 | 16.34 | 2619 | |
Meltingen | 632 | 5.76 | 2620 | |
Nunningen | 1843 | 10.27 | 2621 | |
Zullwil | 611 | 3.63 | 2622 | |
Totale | 12 | 14013 | 102,28 | 1110 |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Turisma retejo de Schwarzbubenland kaj Laufental Arkivigite je 2004-08-28 per la retarkivo Wayback Machine
|