Gösgen (distrikto)
Distrikto Gösgen | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Soloturno | |
Kantono | Soloturno |
Ĉefloko | Niedergösgen |
Geografia situo | CH1903: 641145 / 246345 (mapo)47.3666666666677.9833333333333Koordinatoj: 47° 22′ N, 7° 59′ O; CH1903: 641145 / 246345 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 23318 (2010-12-31) |
Areo | 68,81 km² |
Loĝantardenseco | 338,9 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 1105 |
La distrikto Gösgen estas administra unuo de Kantono Soloturno. Ĝi havis 23 318 loĝantojn la 31-an de decembro 2010. Ĝia ĉefloko estas la komunumo Niedergösgen. Kune kun la distrikto Olten ĝis formas la oficdistrikton Olten-Gösgen.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La distrikto Gösgen situas ĉe la suda flanko de la Soloturna Ĵuraso. Ĝian nordan limon formas la malnova fluo de la rivero Aro. La rekoniloj estas du turoj, nome la turo de la katolika preĝejo de Niedergösgen super la kastelo Falkenstein, kiu entenis dum jarcentoj al voktan registaron, kaj en de la 1970-aj jaroj la vaporanta malvarmiga turo de la nuklea centralo Gösgen, kiu cetere fakte ne situas sur la distrikta teritorio sed en la komunumo Däniken en distrikto Olten sude de Aro. La setlejoj laŭlonge de Aro inter Araŭo kaj Olten praktike komplete kunkreskis kaj vidita el la aero formas kune Olten kaj Araŭo kvazaŭ unu solan grandurbon kun proksimume 200000 loĝantoj. Kontraston formas la tri malgrandaj kamparaj komunumetoj Rohr, Wisen kaj Hauenstein-Ifenthal sur la deklivo de la ĵurasa montoĉeno.
Historio
[redakti | redakti fonton]La hodiaŭa distrikto Gösgen estiĝis el la historia voktejo Gösgen. La Baronoj de Gösgen, kiuj estis menciitaj la unuan fojon en la jaro 1161 havis sian sidejon unue en Obergösgen kaj ek de 1230 en Niedergösgen proksime de la Abatejo Werd (poste Schönenwerd), kies protektovoktecon al ili koncedis la episkopo de Strasburgo. En la jaro 1382 la Grafoj de Falkenstein akiris la Baronejon Gösgen. Tomaso de Falkenstein vendis Gösgen en la jaro 1458 al Soloturno. Ek de tiam ĝis 1798 Gösgen estis voktejo de Soloturno. [1]
Komunumoj de la distrikto Gösgen
[redakti | redakti fonton]La distrikto Gösgen konsistas (stato en 2011) el 11 komunumoj, el kiuj la komunumo Trimbach estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2010-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Erlinsbach | 3210 | 8.90 | 2503 | |
Hauenstein-Ifenthal | 310 | 5.30 | 2491 | |
Kienberg | 506 | 8.53 | 2492 | |
Lostorf | 3843 | 13.27 | 2493 | |
Niedergösgen | 3786 | 4.33 | 2495 | |
Obergösgen | 2118 | 3.63 | 2497 | |
Rohr | 91 | 2.25 | 2498 | |
Stüsslingen | 1004 | 6.15 | 2499 | |
Trimbach | 6366 | 7.66 | 2500 | |
Winznau | 1670 | 4.00 | 2501 | |
Wisen | 414 | 4.79 | 2502 | |
Totale | 11 | 23318 | 68,81 | 1105 |
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri la distrikto Gösgen en la retejo de la kantono Arkivigite je 2008-05-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Gösgen en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
|