Distriktoj de Kantono Soloturno
Kantono Soloturno estas subdividita en 10 distriktojn, kiuj estas pare kunigitaj al kvin oficdistriktoj.
Funkcio
[redakti | redakti fonton]La distriktoj plenumigas la funkcion de tribunaldistriktoj, terenregistroj kaj kontrolinstanco de la komunumoj. La oficdistriktoj, en kiuj pare estas kunigitaj po du distriktoj siavice estas la elektodistriktoj por la kantona parlamento.
Listo de la soloturnaj distriktoj
[redakti | redakti fonton]Distrikto | Loĝantoj (decembro 2010) |
Areo en km² |
Ĉefloko | Nombro da komunumoj |
Oficdistriktoj |
---|---|---|---|---|---|
Bucheggberg | 7596 | 62.86 | Mühledorf | 18 | Bucheggberg-Wasseramt |
Dorneck | 19647 | 74.63 | Dornach | 11 | Dorneck-Thierstein |
Gäu | 18210 | 62.02 | Oensingen | 8 | Thal-Gäu |
Gösgen | 23318 | 68.81 | Niedergösgen | 11 | Olten-Gösgen |
Lebern | 43516 | 117.34 | Grenchen | 16 | Soloturno-Lebern |
Olten | 51566 | 80.60 | Olten | 15 | Olten-Gösgen |
Soloturno | 16163 | 6.29 | Solothurn | 1 | Soloturno-Lebern |
Thal | 14288 | 139.33 | Balsthal | 9 | Thal-Gäu |
Thierstein | 14013 | 102.28 | Breitenbach | 12 | Dorneck-Thierstein |
Wasseramt | 48571 | 76.62 | Kriegstetten | 21 | Bucheggberg-Wasseramt |
Totale (10) | 256888 | 790.78 | Solothurn | 122 |
Historio
[redakti | redakti fonton]Historie la administra divido de la hodiaŭa kantono baziĝas sur la malnovaj voktejoj de la malnova reĝimo ĝis la Helveta Revolucio de 1798. La hodiaŭaj distriktoj kun malmultaj modifoj estis kreitaj en la jaro 1803 surbaze de la mediacia akto de Napoleono. La oficdistriktoj estis kreitaj en la jaro 2005 kiel elektodistriktoj por la kantona parlamento por garantii pli korektan proporcion surbaze de pli grandaj kaj laŭ loĝantaro pli egalaj elektodistriktoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Distriktoj de Kantono Soloturno – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)