Wangen SZ
- La mallongigo SZ en Wangen SZ staras por la svisa Kantono Ŝvico. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Wangen. |
Wangen | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Ŝvico |
Distrikto | March |
Geografia situo | CH1903: 710408 / 227709 (mapo)47.1911111111118.8955555555555Koordinatoj: 47° 11′ N, 8° 54′ O; CH1903: 710408 / 227709 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 4671 |
Areo | 10,86 km² |
Alteco | 424 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8855 |
Komunumkodo | 1349 |
Wangen estas komunumo en la distrikto March en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 4 671 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Wangen situas ĉe la suda bordo de la Supra Lago de Zuriko. La okcidentan limon de la komunumo formas la rivero Wägitaler Aa, elfluanto de la Lago de Wägital. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Wangen mem parto de la vilaĝo Siebnen kaj ĉe la alfluejo de Wägitaler Aa al la lago la vilaĝo Nuolen. La tereno de la komunumo estas relative ebena, ĉar ĝi kreiĝis per la flotmaterialo de la rivero Wägitaler Aa.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo limas en nordokcidento aliflanke de la lago al Rapperswil-Jona (SG), ankaŭ aliflanke de la lago en nordoriento ĝi limas al Schmerikon, en oriento ĝi limas al Tuggen, en sudoriento al Schübelbach, en sudokcidento al Galgenen, kaj en okcidento al Lachen.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Wangen situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 3 kaj paralele al ĝi la svisa aŭtovojo A3. Tra la komunumo pasas la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj, de Zuriko al Koiro, ĉe kiu la komunumo disponas pri stacidomo. Tra la komunumo cirkulas ankaŭ la poŝtaŭtolinioj al la valo Wägital, kaj buso de Pfäffikon al Reichenburg. En nordo ĉe la lagobordo inter Nuolen kaj Lachen situas la aerodromo Wangen-Lachen (IATA-Kodo LSPV), kiu estas unu el la sidejoj de la fame konata artfluggrupo Patrouille Suisse.
Historio
[redakti | redakti fonton]Unuaj homaj setlejoj ekzistis en Wangen jam en la neolitiko proksimume 3000 jaroj antaŭ Kristo. El la romia epoko krom restaĵoj de termo en Nuolen ne estis trovitaj gravaj spuroj. En la 5-a jarcento en la regiono eksetlis alemanoj. En la 7-a jarcento la misiistoj Sankta Gallus kaj Sankta Komumban vizitis la lokon, ili tamen ne estis amike akceptitaj kaj devis fuĝi el la regiono. Dum mezepoko Wangen apartenis al la Monaĥejo Sankt-Galo. En la jaro 1178 la papo Aleksandro la 3-a transigis la privilegiojn pri la preĝejo Nuolon kaj la tuta bientereno al la Monaĥejo Schänis, kiu poste vendis siajn havaĵojn al privatulo, kiu siavice ilin vendis al la Hospitalo de la Sankta Spirito en Rapperswil. Sekularaj regantoj ĝis la 15-a jarcento estis la Grafoj de Togenburgo. Post ties formorto inter Zuriko kaj Ŝvico eksplodis la Malnova Zurika Milito je kies sekvo en la jaro 1437 Wangen kun la tuta distrikto March fariĝis posedaĵo de Ŝvico. En la jaro 1658 la civitanoj de Wangen sin liberaĉetis kontraŭ 221 kronoj kaj 20 ŝilingoj de la ŝvica regado kaj ricevis liberecleteron por eterna tempo. En la jaro 1716 Ŝvico redonis al Wangen la monon, kaj reprenis la privilegiojn pri la preĝejo kaj bienoj en Wangen. En la jaro 1831 ĝis 1833 la Eksteraj Ŝvicanoj, al kiuj ankaŭ apartenis Wangen, denove deklaris sian sendependecon de Ŝvico kaj fondis la Kantonon Ekstera Ŝvico, kiu per la konstitucio de 1833 estis denove malfondita. [1]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj lokoj kun la nomo Wangen
- Siebnen-Wangen (stacidomo)
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fonto: Artikolo pri la historio de Wangen en la komunuma retejo Arkivigite je 2011-07-07 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo Wangen Arkivigite je 2009-03-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Retejo de la aerodormo de Wangen-Lachen
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Komunuma domo
-
Altaro de la katolika preĝejo Sankt-Kolumban en Wangen
-
Nuolen kaj Supra Lago de Zuriko
-
Ĉevalĉaro antaŭ la lernejo en vintra Wangen
|