Ošupis
Ošupis | |
---|---|
Ošupis malantaŭ la ĝardenoj de la vilaĝo Užkanavė
| |
rivereto | |
Bazaj informoj | |
Situo | en Litovio (distrikto Klaipėda) |
Longeco | 5,4 km |
Akvokolekta areo | 7,5 km² [1] |
Fluo | |
Fonto | norda rando de la urbo Palanga, kvartalo Kontininkai |
Enfluejo | al la Balta maro, sur tereno de la vilaĝo Užkanavė |
Geografio | |
Trairataj urboj | Palanga |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Kaniavosis |
Ošupis,[2][3][4] nomata ankaŭ Vanagupė (nomo de la supra parto de la fluo ĝis kunfluejo kun dekstra sennoma enfluanto),[5] estas rivereto en la okcidenta parto de Litovio, situanta en la urba distrikto Palanga en distrikto Klaipėda. Temas pri unu el malmultaj mallongaj rektaj enfluantoj de la Balta maro.[p 1] La rivereto ne estas navigebla.
Daŭro de fluo
[redakti | redakti fonton]Ĝi fontas ĉe la norda rando de la urbo Palanga, en la kvartalo Kontininkai. Komence ĝi fluas en norda direkto, sed poste apud la vilaĝo Užkanavė turniĝas okcidenten kaj 0,44 km post kunfluo[6] kun la rivereto Kaniavosis ĝi enfluas en la Baltan maron sur tereno de la vilaĝo Užkanavė. La rivereto trafluas tre platan, preskaŭ ebenan, marĉan apudriveran herbejon, kies larĝo tre varias ekde dekoj da metroj ĝis pli ol 1 km kaj kiu aliĝas al la ankoraŭ pli larĝa plata valo de Kaniavosis.[mankas fonto]
Larĝo de la fluejo ŝanĝiĝas ekde kelkaj dekoj da centimetroj (la parto nomata Vanagupė) ĝis 2–3,5 metroj. La profundeco situas inter 0,2 kaj 0,8 metroj, sed foje superas eĉ 1 metron. La fundo estas kelkloke sabla (tre milda sablo), kelkloke argila, kun almiksiĝo de sapropelo kaj torfo, kota. Granda plimulto de la fluo estas regulita, ŝanĝe de la jaroj 2011 kaj 2012 oni la fluejon purigis.[7] Sur la dekstra bordo superregas marĉaj (torfaj) herbejoj kun riĉa surkreskaĵo de kano kaj alia malsekema flaŭro. Plejparton de la maldekstra bordo formas limo de la tre oblonga vilaĝo Užkanavė. Post uragano en 1999 la enfluejo de Ošupis en la maron surŝutiĝis per sablo.[8] Dum la nekutima periodo de malsekeco meze de julio 2006, kian memoris neniu loĝanto de Klaipedȧ kaj ties ĉirkaŭaĵo, la rivereto Ošupis sekiĝis kaj en ĝia fluejo restis nur kelkloke kotaj flakoj.[9]
Turismo
[redakti | redakti fonton]Vilaĝo Užkanavė, kiu limas plejparton de la maldekstra bordo de la rivereto, estas tre influata per turismo kaj provizado de plej diversaj loĝigaj servoj. Ĉe la enfluejo de la rivereto troviĝas ripozejo n-ro 6 de la biciklovojo Kuršių kelias ("Kur-a vojo"),[10], kie eblas ĉe la plaĝo sin bani.[11] La itinero tie ligiĝas al la ĉemara laŭborda biciklovojo Šventoji–Palanga.[11]
Flaŭro kaj faŭno
[redakti | redakti fonton]La bordoj kaj la fluejo mem suferis ĝis la komenciĝo de meliolarcia laboro fino de la jaro 2011 pro longtempe trokreskanta superflua vegetaĵaro, precipe kano kaj tifao, kio rezultigis troaltan kotŝtopiĝon kaj sekve malpliboniĝon de la ekologia stato kaj utiligeblo de la fluo por feriaj celoj. La problemon komencis solvi la municipa oficejo de Palango en la kazo de Ošupisu, Rąžė kaj Žiogupis kun helpo de subvencio de la fondusoj de Eŭropa unio. Ĉar la financado ne estas sufiĉa, oni ekde la jaro 2011 (kun la plej granda parto de la laboro plenumita en la vintro inter 2011 kaj 2012) poetapa/ripetata purigado kaj cetera sanigado preskaŭ nur ĉe Ošupis. Komence de la jaro 2014 mankis jam nur neglektebla parto de la fruo. Alto de la subvencio estis 326 226 lidoj.[12]
En la rivereto tre abundas la molusko latine nomata Unio.[mankas fonto] En la ĉirkaŭaĵo nestas diversaj specoj de akva birdaro, precipe cignoj kaj platbeka anaso, kaj temas pri loko grava por migrantaj kaj travintrumantaj birdoj.[13]
Enfluantoj
[redakti | redakti fonton]- Kaniavosis (dekstra, longeco: 2,1 km, enfluas je 0,44 km for de la mara enfluejo) kaj pliaj 4 maldekstraj kaj 4 dekstraj malgravaj enfluantoj, kelkaj el kiuj estas disbranĉitaj.
Ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lietuvos upės: B. Gailiušis, J. Jablonskis, M Kovalenkovienė, Kaunas, Lietuvos energetikos institutas, 2001, str. 617 litove
- ↑ 2,0 2,1 Petrikaitė, Neringa: RURAL TOURISM DEVELOPMENTAL FACILITIES OF THE PAJURIS ( LITTORAL ) REGIONAL PARK IN LITHUANIA. Decembro 2005, 16 paĝoj. Arkivita el la originalo je 2012-03-31. Alirita 2014-02-20 .
- ↑ Bazaj informoj
- ↑ Mencio pri hidroprojekto[rompita ligilo]
- ↑ Koordinatoj de la enfluejo de la sennoma enfluanto de Vanagupė, ekde kie la nomo ŝanĝiĝas al Ošupis – ĉe maps.lt
- ↑ Koordinatoj de la kunfluejo kun Kaniavosis ĉe maps.lt
- ↑ Raporto de la urbestro de Palanga Š. Vaitkus pri aferoj en la semajno de la 12-a ĝis la 18-a de decembro 2011 Arkivigite je 2013-12-30 per la retarkivo Wayback Machine litove
- ↑ Raporto pri la sekvoj de uraganoj en la litovio bordo de la Balta maro + pliaj informoj pri la regiono Arkivigite je 2013-12-31 per la retarkivo Wayback Machine litove
- ↑ Raporto pri la eksterkutimaj sekvoj de malsekeco litove
- ↑ Unu el la ripozejoj de la biciklovojo "Kuršių kelias" n-ro 6 situas ĉe la enfluejo de la rivereto en la maron kaj nomiĝas Ošupis[rompita ligilo] litove
- ↑ 11,0 11,1 Popis cyklotrasy
- ↑ Artikolo en la revuo Palangos Tiltas verkita de Ugnė Raudytė 17-a de majo 2011 litove
- ↑ Priskribo de la turisma itinero "Kuršių kelias" litove
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ošupis en la ĉeĥa Vikipedio.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Lietuvos autokelių atlasas 1:200 000 : Jāņa Sēta Map publishers Ltd. : Rīga, Latvio, 2008 - 222 p. ISBN 978-9984-07-475-7
- Informoj pri orientiĝa kuro okazinta je la 28-a kaj la 29-a de majo 2011, kie oni uzis ankaŭ mapon de Ošupis (1:10 000), eldonitan en la jaro 2002
- Foto de Ošupis vintre ĉe Panoramio.com Arkivigite je 2014-02-22 per la retarkivo Wayback Machine