Ocean Springs - prononco laŭ sistemo IFAˈə͡ʊʃən spɹˈɪŋz, "oceanaj fontoj" - estas urbo de Misisipio, subŝtato de Usono. Laŭ la popolnombrado de aprilo 2020, la urbo havis 18 429 loĝantojn, dek jarojn antaŭe estis 18 434, do minumume pli. Ocean Springs apartenas al la kantono Jackson, kaj situas rekte ĉe la golfo de Meksiko de la Atlantika Oceano. Sekve ĝi estas signifa marborda feriurbo, kaj havas vastan plaĝon. La urbo havas reputacion kiel arta komunumo. La historia urbocentro estas hejmo de pluraj artgalerioj kaj butikoj.