Saltu al enhavo

Sarah Rebecca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sarah Rebecca
Naskiĝo 1990
en Ocean Springs, kantono Jackson, Misisipio
Ĝenroj popmuziko, dancmuziko, elektronika muziko, tutmonda muziko
Profesio kantistino
Retejo www.sarahrebecca.me
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Sarah Rebecca, naskiĝinta en 1990 en Ocean Springs, kantono Jackson, Misisipio,[1] estas usona kantistino. En la aĝo de kvin jaroj, ŝi laŭ biografiaj artikoloj pri ŝi diris al siaj gepatroj ke kantado kaj muziko estos ŝia tuta vivo. Ĝis ŝi estis sufiĉe aĝa por plenumi sian sonĝon, Sarah kantis en la baptista preĝeja gospela koruso sub la kuratoreco de sia avino, kun kiu ŝi en Ocean Springs pasigis la plej grandan parton de sia tempo kun siaj gefratoj kaj kuzoj. Ŝiaj muzikaj referencoj de tiu tempo inkludas Tori Amos, Joni Mitchell, Leonard Cohen kaj Bob Dylan. Ŝia unua grupo en 2003, kiam ŝi ankoraŭ estis 13-jara, elektis siajn muzikaĵojn precipe sub la influo de la rokmuzika grupo Nirvana.[2]

En la aĝo de 17 jaroj, ŝi akompanis la koruson de sia lernejo kaj kantis meson de la baroka komponisto Antonio Vivaldi en la legenda Baziliko de Sankta Marko en Venecio, Italio. Tiu ĉi vojaĝo fortigis ŝian kredon, ke ŝi povas vojaĝi tra la tuta mondo per sia kantado. Do, en la aĝo de 18 jaroj, Sarah finfine forlasis Sudan Usonon kaj vojaĝis al Novjorko kaj poste al San-Francisko. Tie ŝi kontaktis la komunumon de folkmuziko kaj komence de 2009 je la artista nomo Vera Gogh publikigis sian unuan albumon titolitan Blue Pearl of Happiness ("Blua perlo de feliĉo"). Poste, ŝi decidis vojaĝi al Eŭropo kaj tie prezentiĝi en multaj koncertoj - tiu vojaĝo estos turnopunkto en ŝia vivo. Sarah decidis ekloĝi en Parizo, kie ŝi vivis ekde tiam.[2] La usona gospela voĉo rapide akiris atenton de la eŭropa publiko de popmuziko, dancmuziko, elektronika muziko kaj tutmonda muziko, kaj ŝi pli kaj pli integrigas en sian muzikon pluajn genrojn, ekzemple muzikerojn de la tradicia kelta muziko de Irlando. Intertempe ŝi ankaŭ intense kunlaboras kun aliaj komponistaj kaj muzikistaj kolegoj de Usono, aparte de la "muzika metropolo" Naŝvilo en Tenesio - ekzemple menciindas kunlaboro kun la komponisto Shay Watson. En 2021 kaj 2022 ŝi krome kunlaboris kun la iom pli juna irana kantisto-kantoverkisto kaj gitaristo Hamidreza Ghorbani, kiu kontribuis elementojn de la tradicia persa muziko.[3] El tio rezultis inter alie la unuopaĵo Love is enough por la usona televida serio The Young and the Restless.[4][5]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. biografieto de Sarah Rebecca en la retejo spacemedia.uk (angle)
  2. 2,0 2,1 artikolo pri ŝi de februaro 2023 en la retejo whatthefrance, jen france, germane, hispane kaj portugale, ankaŭ notita en la eksteraj ligiloj
  3. la kanto Hello / سلام kune kun Hamidreza Ghorbani kaj Shay Watson en la retejo Spotify (perse kaj angle), pliaj kunlaboraĵoj troveblas en Spotify
  4. biografio de Hamidreza Ghorbani (perse kaj en aŭtomata traduko al Esperanto)
  5. la unuopaĵo Love is enough en la retejo] Spotify (angle)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]