Saltu al enhavo

Hamidreza Ghorbani

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio


Hamidreza Ghorbani
Persona informo
Naskiĝo 30-an de julio 1991 (1991-07-30) (33-jaraĝa)
en Esfahano
Lingvoj persa
Loĝloko Teherano
Ŝtataneco Irano Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kantisto
komponisto
kantaŭtoro
gitaristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Hamidreza Ghorbani, perse حمیدرضاقُربانی (naskiĝis laŭ la persa kalendaro la 8-a de mordado 1344,[1] do la 30-an de julio 1991,[2] en Esfahano),[3] estas irana kantisto, komponisto, kantaŭtoro kaj gitaristo. Hamidreza Ghorbani estis studento de Naser Ĉeŝmazar kiel adoleskanto,[3] kaj en 2017, post 1 jardeko da estado en muziko, li komencis sian oficialan karieron.

En Irano, li havis sukcesajn kunlaborojn kun Yasser Sakimehr kaj Bahram Ebrahimi, kiuj rezultigis la kantojn Tasavor Mikonam Hasti kaj Havasam Hast.[3] En 2021 kaj 2022 li kunlaboris kun artistoj kiel Peter Baltes, Sarah Rebecca,[4] Shay Watson,[4] Klaus Luchs, Jason Goforth, Jenny Teator kaj Ella Hartt.

Li mem akcentas sian muzikan fonon en la tradicia irana muziko.[5] Pro la relative alta nombro da kunlaboroj kun usonaj-eŭropaj kantistoj kaj muzikistoj, li konsidereblas unu el la fondintoj de mondmuziko en Irano.[6] En 2021, kune kun Shay Watson, usona artisto, li povis produkti plurajn kantojn por la televida serio The Young and the Restless.[3][7]

Diskografio

[redakti | redakti fonton]
  • Song Of Songs And Peace (publikigita en 2021)
  • Love Is Enough (publikigita en 2021)
  • Life Goes On (publikigita en 2022)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. kalkulilo inter la persa kalendaro kaj la internacie kutima, gregoria (angle)
  2. Hamidreza Ghorbani ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 biografio de Hamidreza Ghorbani (perse, kaj en aŭtomata traduko al Esperanto)
  4. 4,0 4,1 la kanto Hello / سلام kune kun Sarah Rebecca kaj Shay Watson en la retejo Spotify (perse kaj angle), pliaj kunlaboraĵoj troveblas en Spotify
  5. intervjueto kun Hamidreza Ghorbani en la Irana Radio - Ilna (perse, kaj en aŭtomata traduko al Esperanto)
  6. komparu la anglalingvan biografion en la retejo freemusicarchive.org inter la eksteraj ligiloj
  7. komparu la itallingvan biografion en la retejo zarabaza.it same inter la eksteraj ligiloj

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]