Okupacio de Francio
La Milita Administracio en Francio (en germana: Militärverwaltung in Frankreich; en franca: Occupation de la France par l'Allemagne, nome Okupacio de Francio fare de Germanio) estis provizora okupacia aŭtoritato establita de Nazia Germanio dum la Dua Mondmilito por administri la okupaciitan zonon en areoj de norda kaj okcidenta Francio. Tiu tiel nomita okupita zono estis renomita norda zono en novembro 1942, kiam ankaŭ la ĝistiame neokupita zono en la sudo konata kiel libera zono estis same okupita kaj renomita kiel suda zono.
Ties rolo en Francio estis parte regata pere de kondiĉoj truditaj pere de la Dua Armistico de Compiègne post la sukcesa Fulmomilito de la Wehrmacht kiu kondukis al la Falo de Francio; samtempe kaj francoj kaj germanoj kredis la okupacion provizora kaj daŭronta nur ĝis Britio malmilitos, kion oni supozis tuja. Por ekzemplo, Francio akceptis, ke iliaj soldatoj restu militprizonuloj ĝis la ĉeso de batalado.
Anstataŭ la Tria Respubliko kiu estis dissolvita dum la malvenko de Francio aperis la "Franca Ŝtato" (État français), kun suvereneco kaj aŭtoritato limigita al la libera zono. Kiel Parizo estis en la okupita zono, ties registaro havis sidejon en la distroturisma urbo Vichy en Aŭvernjo, kaj tiel ĝi estis plej ofte konata kiel Francio de Vichy.
La franciaj regionoj Alzaco kaj Loreno, kies loĝantoj tradicie je granda parto estis germanlingvaj, estis aneksitaj de Nazia Germanio. Tie kaj en la cetero de Francio la persekutado al la judoj estis same mortiga kaj kruela kiel en la aliaj landoj okupitaj de Nazia Germanio, do parto de Holokaŭsto.
Kvankam la registaro de Vichy estis teorie zorge de la tuta Francio, la milita administracio en la okupaciita zono estis de facto Nazia diktatoreco. Ties regado estis etendita al la libera zono kiam tiu estis invadita de Germanio kaj Italio dum la Operaco Anton la 11an de novembro 1942 responde al la Operaco Torĉo, nome surterigoj de Aliancanoj en Franca Nordafriko la 8an de novembro 1942. La registaro de Vichy restis ekzistanta, kvankam ĝia aŭtoritato estis tiam tre malpliigita.
La milita administracio en Francio finis pro la Liberigo de Francio post la elŝipiĝoj en Normandio kaj en Provenco. Ĝi formale ekzistis el majo 1940 al decembro 1944, kvankam plej el ĝia teritorio estis liberigita de la Aliancanoj fine de la somero 1944.