Olšina (Ralsko)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Olšina |
Olšina (Volšina) | |
germane: Wolschen | |
pereinta municipo | |
Ŝoseo tra la eksa Olšina
| |
Oficiala nomo: Olšina | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Liberec |
Distrikto | Distrikto Česká Lípa |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Ralska montetaro |
Situo | Olšina |
- koordinatoj | 50° 37′ 44″ N 14° 52′ 45″ O / 50.62889 °N, 14.87917 °O (mapo) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Olšina (Ralsko) | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Olšina (antaŭe Volšina, germane: Wolschen aŭ Wolsina) estas pereinta municipo en Ĉeĥio, en distrikto Česká Lípa, en la orienta rando de eksa soldata ekzercspaco Ralsko, pro kies fondo ĝi pereis. Ĝi situis proksimume 7 km nordoriente de Kuřívody. La devena prenita katastra teritorio estis Olšina, la nuntempa estas dislimejo Jabloneček, Svébořice kaj Náhlov en la novepoka urbo Ralsko.
Historio
[redakti | redakti fonton]El la municipo devenas trovaĵo de proksimume 1500 moneroj el la 15-a jarcento.
En la municipo estis establita ĝendarmejo (en 1909), telefona (en 1902) kaj poŝta stacioj – ĉiuj havis vastajn administrajn rondojn por multe da ĉirkaŭaj setlejoj. En trafiko estis vapora laktejo kun alta fumtubo el la jaro 1908 (kamparanoj eĉ el la ĉirkaŭaj vilaĝoj kreis Laktejan kooperativon), brikfarejo kaj vapora segejo, kiu sekurigis elektran kurenton ĝis elektrifigo de la municipo en la jaro 1922. Inter signifaj konstruaĵoj apartenis ankaŭ lernejo el la jaro 1890. En la loko estis tri gastejoj, du vendejoj kaj kelke da komercistoj kaj metiistoj. Kamparanado kaj bredado de brutaro estis ĉefa fonto de enspezoj por vivtenado de la loĝantoj.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Olšina – Wolschen. www.zanikleralsko.cz. Alirita 2015-09-08 .
|