Oleksa Hirnyk
Oleksa Hirnyk | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de marto 1912 en Bohorodchany |
Morto | 21-an de januaro 1978 (65-jaraĝa) en Kaniv |
Mortokialo | Sinbruligo |
Tombo | Kaluŝ |
Lingvoj | ukraina |
Ŝtataneco | Sovetunio |
Okupo | |
Okupo | aktivulo inĝeniero bookkeeper (en) |
Oleksa Mykolaïovytch HIRNYK (ukraine: Олекса Миколайович Гiрник, naskiĝis la 28-an de marto 1912 - mortis la 21-an de januaro 1978) estis ukraina lingva martiro kiu sinbruligis por protesti kontraŭ la sovetia subpremo de la ukraina lingvo, ĝia kulturo kaj ĝia historio.
Post aia liberiĝo el prizono en 1948, li revenis en Ukrainion, geedziĝis kaj okupis plurajn postenojn. Li ekkonsciis pri la maltrankviliga situacio de la ukraina, kiu pro la politiko de rusigo fare de Sovetunio, estis ĉiam malpli parolata, ĉefe en la oriento kaj la centro de Ukrainio. Por protesti kontraŭ la rusigo de Ukrainio kaj alvoki al la sendependeco de la lando Hirnyk pulikigis flugfoliojn en ok diversaj versioj, enhavante citaĵojn de poemo de Taras Ŝevĉenko.
Postmorta rekono
[redakti | redakti fonton]Kontraste al la ĉeĥa studento Jan Palach kiu ankaŭ sinbruligis por protesti kontraŭ la sovetia okupo de Ĉeĥoslovakio, la ofero de Hirnyk restis malbone konata. En 1999 lia filo fondis la Fondumon Oleksa Hirnyk por la antaŭenigo de la ukraina kulturo ĉe la junularo[1].
Fine, la 18-an de januaro 2007, per prezidenta dekreto, Oleksa Hirnyk ricevis postmorte la titolon Heroo de Ukrainio, la plej alta honora titolo en la lando[2].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (en) President of NRCU Victor Nabrusco received Oleksa Hirnyk’s award, National Radio Company of Ukraine, la 21-an de januaro 2009.
- ↑ (ukraina) Prezidenta Ordo n-ro 28, retejo de la prezidenteco de Ukrajno, la 18-an de januaro 2007
Rilataj artikoloj
[redakti | redakti fonton]- Hector Pieterson, lingva martiro por iuj afrikaj lingvoj en Sud-Afriko
- Potti Sreeramulu, lingva martiro por la telugua lingvo (loke: Telugu)
- Rokeya Sakhawat Hussain, lingva martiro por la bengala lingvo (loke: bangla)
- Albert Razin, lingva martiro por la udmurta lingvo